Nigra saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra saksikolo
Nigra saksikolo, ino
Nigra saksikolo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. caprata
Saxicola caprata
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra saksikoloPunktita saksikolo (Saxicola caprata) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum caprata estas latina por “kapreca”. Temas pri paserina birdo kiu troviĝas el okcidenta kaj Centra Azio al Suda kaj Sudorienta Azio. Oni agnoskas ĉirkaŭ 16 subspeciojn en ĝia ampleksa teritorio kun multaj insulaj formoj. Ĝi estas familiara birdo de kamparo kaj malferma makiso aŭ herbejo kie ĝi troviĝas ripoze sur pinto de malalta dornarbo aŭ aliaj arbustoj, gvatante por predi insektojn. Ili predas insektojn ĉefe el surgrunde, kaj estis, kiel la aliaj saksikoloj, lokitaj en la familio de Turdedoj, sed nune estas konsiderataj kiel Muŝkaptuledoj.

Ili nestumas en kavaĵoj en ŝtonaj muroj aŭ en truoj en deklivo, kovrante la neston per herbo kaj animala haro.

Aspekto

Ino de la raso bicolor, Barato.

La Nigra saksikolo estas iom pli malgranda ol la Siberia saksikolo, Saxicola maurus, kvankam ĝi havas similan diketan strukturon kaj staran sintenon.

La maskloj estas nigraj kun blanka pugo, flugilmakulo kaj ventro, kies etendo varias laŭ la subspecioj. La iriso estas malhelbruna, la beko kaj kruroj nigraj. Inoj estas ĝenerale brunecaj (pli ruĝecaj sube) kaj iom striecaj, dum junuloj estas skvamecaj sube, sed malhelaj supre kiel inoj.

Oni priskribis la jenajn rasojn:

  • nomiga caprata (Linnaeus, 1766) troviĝanta en Luzono kaj Mindoro, en Filipinoj.
  • rossorum (Hartert, 1910) troviĝanta en NOr Irano SC Kazaĥio S al Afganio kaj Baluĉistano; migranta en SOk Azio (vaganta en Arabio, Israelo). (montras pli da blanko sube ol bicolor, priskribita de Hartert, Jour. f. Orn. 1910:180 sed ne ĉiam agnoskata[1])
  • bicolor Sykes, 1832 troviĝanta en SOr Irano, Pakistano kaj N Barato; migranta al centra Barato kaj eble al suda Barato.[2][3]
  • burmanicus Stuart Baker, 1922 troviĝanta en duoninsula Barato Or al Birmo kaj S Ĉinio (S Siĉuano, Junano), S al Tajlando kaj Indoĉinio. Tiu havas blankon nur en plej suba ventro.
  • nilgiriensis Whistler, 1940 troviĝanta en Okcidentaj Ghatoj kaj Holmoj Nilgiri.[4]
  • atratus (Blyth, 1851) nur en Sri-Lanko. Tiu havas grandan bekon.[5][1]

Kelkaj insulaj formoj estis priskribitaj el Sudorienta Azio inklude:

  • randi Parkes, 1960 troviĝanta en centraj Filipinoj (Panay, Negros, Cebu, Bohol, Siquijor).
  • anderseni Salomonsen, 1953 troviĝanta en Lejte kaj Mindanao, en Filipinoj.
  • fruticola Horsfield, 1821 troviĝanta en Java Or al Flores kaj Alor.
  • francki Rensch, 1931 troviĝanta en la insuloj Sumba.
  • pyrrhonotus (Vieillot, 1818) troviĝanta en Or Malgrandaj Sundoj (Wetar, Kisar, Timor, Savu, Roti).
  • albonotatus (Stresemann, 1912) troviĝanta en Sulaveso (escepte N duoninsulo) kaj Salayer I.
  • cognatus Mayr, 1944 troviĝanta en Insulo Babar.
  • belensis Rand, 1940 troviĝanta en OkC Nov-Gvineo.
  • aethiops (P. L. Sclater, 1880) troviĝanta en N Nov-Gvineo kaj Bismarkoj.
  • wahgiensis Mayr & Gilliard, 1951 troviĝanta en OrC & Or Nov-Gvineo.


Tiu specio estas tre rilata al la komplekso formata de la Eŭropa kaj la Afrika saksikoloj. [6] El S. c. fruticola el Indonezio la populacio de insulo Mojo ŝajne diferenciĝas el la specimenoj de insulo Lembata Island kun diverĝo ĉirkaŭkalkulata je 360,000 jaroj; S. c. pyrrhonota estas el Okcidenta Timoro (Indonezio).[7]

Ili estis iam popularaj en Bengalo kiel kaĝobirdoj.[8] Ili ankoraŭ troviĝas en loka birdokomerco en kelkaj partoj de Sudorienta Azio.[9]

Distribuado

Masklo bicolor el Faridabad

La Punktitaj saksikoloj estas loĝantaj birdoj en tropika suda Azio el oriento de Mezoriento tra Pakistano, Barato kaj Bangladeŝo orienten al Indonezio kaj Filipinoj. Ili koloniiĝis en Papuo-Nov-Gvineo ĉirkaŭ 1950.[10] Ĝi troviĝas en malfermaj habitatoj inklude arbustejojn, herbejojn kaj terkultivejojn.

Kelkaj populacioj estas migrantaj. Ringita individuo de la subspecio rossorum estis rekuperata en Israelo.[11]

Ankaŭ la populacioj de Barato ŝajne montras sezonajn ŝanĝojn sed tiuj movoj ne estas klaraj. En Karwar en la okcidenta marbordo, ŝajne aperas en oktobro kaj restas ĝis majo sed ne estas vidataj dum la pluvsezono.[12] Ŝajne ili ne ĉeestas en la distrikto Baroda de Gujarato el aprilo al septembro.[13][14] Claud Buchanan Ticehurst notis, ke ĝi estis somera vizitanto de Baluĉistano forirante en oktobro kaj ke la birdoj el Baluĉistano estas nedistingeblaj el tiuj rossorum de Turkmenio.[14]

Kutimaro kaj ekologio

La reprodukta sezono estas ĉefe februaro al aŭgusto kaj ĉefe en marto al junio. La nesto estas konstruita en truo en muro aŭ simila loko kaj kovrita per herbo kaj haro, kaj tie la ino demetas 2-5 ovojn.[1] La ovoj estas malgrandaj kaj larĝaj kun palbluecblanka aŭ rozeca koloro kaj makuletoj je la larĝa pinto.[3]

Nestoparazitado fare de la Komuna kukolo (raso bakeri) estas komuna en la ŝtato Ŝan de Birmo, kie la kukolino vizitas la neston krepuske, forigas ovon kaj rapide demetas sian propran ovon.[15][16] Maskloj ceremonimontriĝas dum la reprodukta sezono per malfermo de vosto, flugilfrapado kaj pufigo de la blankaj flugilplumoj.[3]

Tiu specio estas insektomanĝanta, kaj kiel ĉe aliaj saksikoloj ĉasas el elstara malalta ripozejo. Oni sicas ke ili manĝas tineojn de la grupo de Piraledoj kaj hemipterojn.[17][18]

Oni konstatis nematodajn parazitojn de la genro Acuaria.[19][20] Plenkreskaj birdoj havas malmultajn predantojn kvankam oni konstatis ke vespertoj (Megaderma lyra)[21][22] kaj vintrantaj Marĉostrigoj[23] predas ilin.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  2. Sykes, P.Z.S. 1832:92
  3. 3,0 3,1 3,2 Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian birds, p. 85–87.
  4. Whistler,H (1940). “A new race of bush-chat from India”, Bull. Brit. Orn. Club 60 (432), p. 90. 
  5. Blyth, Edward (1851). “”, J.Asiatic Soc. Bengal 20, p. 177. 
  6. (2002) “Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting”, British Birds (PDF) 95, p. 349–355. 
  7. Juan Carlos Illera, David S. Richardson, Barbara Helm, Juan Carlos Atienza, Brent C. Emerson (Sep 2008). “Phylogenetic relationships, biogeography and speciation in the avian genus Saxicola”, Molecular Phylogenetics and Evolution 48 (3), p. 1145–1154. doi:10.1016/j.ympev.2008.05.016. 
  8. Law, Satya Churn (1923) Pet birds of India. Thacker, Spink & Co. scan
  9. Shepherd, C R (2006) The bird trade in Medan, north Sumatra: an overview. Birding Asia 5:16-24 PDF
  10. Bell, HL and GW Swainson (1985). “The colonization, ecology and breeding of the Pied Stonechat Saxicola caprata at Port Moresby, Papua New Guinea”, Ibis 127 (1), p. 74–83. doi:10.1111/j.1474-919X.1985.tb05038.x. 
  11. Yosef, Reuven & Martin Rydberg-Hedaen (2002). “First ringing record of Pied Stonechat Saxicola caprata in the Western Palearctic, at Eilat, Israel”, Sandgrouse (PDF) 24, p. 63–65. 
  12. Davidson J. (1897). “Birds of North Kanara”, J. Bombay Nat. Hist.Soc. 11 (4), p. 652–679. 
  13. Littledale, H. (1886). “The birds of South Gujerat”, J Bombay Nat Hist Soc. 1 (4), p. 194–200. 
  14. 14,0 14,1 Ticehurst, Claud B. (1927). “The birds of British Baluchistan. Part 1”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 31 (4), p. 687–711. 
  15. Livesey,TR (1935). “Habits of the Burmese Stone Chat Saxicola caprata burmanica (Stuart Baker)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 38 (2), p. 398–401. 
  16. Livesey,TR (1938). “Egg-laying of the Khasia Hills Cuckoo (C. c. bakeri) in the nest of the Burmese Stone Chat (Saxicola caprata burmanica)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 40 (1), p. 125–127. 
  17. (2002) “Spiralling whitefly, Aleurodiscus dispersus, in India”, Biocontrol News and Information (PDF) 23, p. 55–62. 
  18. Mason CW. (1911) The food of birds in India.. Agricultural Research Institute, Pusa..
  19. Gupta, S. P. & M. Jehan (1972). “On some species of the genus Acuaria Bremser, 1811 from avian hosts from Lucknow”, Japanese Journal of Parasitology 21, p. 365–373. 
  20. Gupta, S. P. & P. Kumar (1977). “On some species of the genus Acuaria Bremser, 1811 from avian hosts from Uttar Pradesh”, Indian Journal of Helminthology 29, p. 120–136. 
  21. Primrose,AM (1907). “Bats feeding on small birds”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 17 (4), p. 1021–1022. 
  22. Prakash, Ishwar (Nov 1959). “Foods of the Indian False Vampire”, Journal of Mammalogy 40 (4), p. 545–547. doi:10.2307/1376273. 
  23. Srinivasulu, B & C. Srinivasulu (2007). “Diet of Short-eared Owl Asio flammeus (Pontopiddan, 1763) wintering in Rollapadu wildlife sanctuary and its vicinity in Andra Pradesh, India”, Zoos' Print Journal (PDF) 22 (9), p. 2892–2831. 

Eksteraj ligiloj