Nigra skatolo (aviadilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aviadila nigra skatolo estas datenregistrilo en – plej ofte – aviadilo, registrante ties moviĝon, konduton, staton. La ekipaĵo estas deviga en la aera trafiko, por ke oni povu analizi cirkonstancojn de eksterordinaraj eventoj aŭ falego.

Ĝi havas ŝtalan mantelon, kaj ĉirkŭas la internon plurtavola izolaĵo. La mantelo protektas kontraŭ kolizio kun 100 g kaj temperaturo de 1100 °C. La datenregistra bendo estas protektita kontraŭ marakvo kaj hazarda forviŝo. Tiel la nigra skatolo eltenas la plej ekstermajn cirkonstancojn kaj akcidentojn.

La instalaĵo registras multajn datenojn, ekz, flugrapidon, alton, direkton, vertikalan akcelon, kapjesan angulon de la aviadilo.

Al la nigra skatolo apartenas aparato, kiu registras la interparolon kaj la radioaparatan interparolon sur la aviadilo. La nigra skatolo kaj la sonregistra aaprato estas lokita en la vostoparton de la aviadilo.

Ĝi estis inventita de David Warren el Aŭstralio.