Nigra vintra rafano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
nigra vintra rafano

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dekotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassikales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Rafano Raphanus
Specio: R. sativus
Raphanus sativus var. niger
J.KERN.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nigra vintra rafano (Raphanus sativus var. niger) estas vario de la kultiva rafano. [1] Ĝi apartenas al la plantfamilio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Ĝi apartenas al la vintra rafano kiel ankaŭ la kultivaro Münchner Bier, kiu havas ruĝan haŭton. [2][3]

Deveno kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

Jam la antikvaj egiptoj 2500 a. k. konis rafanon.[4] En Nordameriko kaj Eŭropo ĝi populariĝis ĝis meze de la 20a jarcento. Ĝi malaperis poste pli kaj pli. Nur dum la lastaj jaroj tiu tendenco renversiĝas. La „malnova legomo“ estas denove pli ŝatata. La vintra rafano estas kultivata ofte ĉe biologie laborantaj entreprenoj, kiuj ofertas ĝin ekde aŭtuno al la konsumantoj. Dum printempo ĝi malaperas el la oferto, kiam la freŝaj blankaj rafanoj de la nova rikolto estas surmerkatigataj.[3] La nigra vintra rafano estas kultivata krom en Eŭropo ankaŭ en Mongolio kaj Manĝurio.[5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

nigra oblonga rafano

Niogra rafano estas unujara, herba planto. La rigidhare kovranta folioj estas pinataj. la planto floras ruĝece - violkolore.

La radiko estas kovrita de malhelbruna ĝis nigra „skabo“. Ekzistas rondaj kaj oblongaj formoj. La rondaj formoj estas plate rondaj kaj havas dikecon de 10 cm kaj longecon de sep ĝis ok cm. La oblonga nigra rafano estas ses ĝis sep cm dika kaj 18 ĝis 25 cm longa. La karno estas tre firma kaj blanka.[6] la tubero pezas 300 ĝis 500 g [7]. Ĝi estas tiel nomata „ligna tubero“, ĉar ĝi konsistas male al la „basttubero“ ĉefe el ksilemo. Malvarmaj temperaturoj (kvin ĝis ok °C ) akcelas la formiĝon de la floroj (=vernalizado).[8] La vernalizado kaj ne longaj tagoj, (fotoperiodismo), influas ĝin.[9] [10] La ĝermado okazas dum temperaturo inter 18 kaj 15 °C (= varmĝermanto).[11]

Kultivado kaj rikolto[redakti | redakti fonton]

Por la rikolto antaŭ la unua frosto la plantoj etas dissemataj dum julio.[12] La distanco inter la vicoj estu ĉirkaŭ 30 cm, en la vico 15-20 cm. Antaŭ ĉio la planto bezonas en sia lasta triono de la kresko multe da akvo. La kultivtempo estas 3,5 ĝis kvar monatojn. Fine de oktobro ĝis la unua frosto oni rikoltas kaj stokas la tuberojn. Nigra rafano bone stokeblas en humida sablo. Ĝi apartenas al la tipaj stokadlegomoj kiel karotoj, tubercelario, kapbrasiko kaj napoj.

Malsanoj kaj damaĝbestoj[redakti | redakti fonton]

rafanmuŝoj, brasikpapilio, falsa melduo, afidoj, psiliodoj, verticilio, sklerotinio, blanka rustro.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Nigraj rafanoj rikoltitaj

Por medicinaj aplikoj oni ekstraktas la sapon el la tuberojn per sukero. Tiu siropo havas antioksidantan efikon.[13][3]

Antaŭ la manĝo la tuberoj devas esti senŝeligataj. Oni povas kuiri la tuberojn. Pli ofte ili estas manĝataj krudaj, aŭ maldike tranĉitaj aŭ raspitaj. La aldono de salo reduktas la tipan akrecon de rafanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nigra vintra rafano en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  2. J. Becker-Dillingen, Handbuch des gesamten Gemüsebaues - Rettich und Radieschen, P.Parey-Verlag Berlin/Hamburg 1950, S. 407-428
  3. 3,0 3,1 3,2 F. Keller et al., 100 Gemüse, Winterrettich, 1986, S. 84
  4. H. P. Mathiassen, Grøntsager på friland, Ræddike, Vol. 2, 1987, S. 235
  5. S. Shinohara, Vegetable seed production technology of Japan, Vol. 1, 1984, S. 196
  6. Bundessortenamt, Beschreibende Sortenliste, 1995, S. 48
  7. C-M. Messiaen, Le Potager Tropical, Radis d'hiver, Edition CILF, ISBN 2-85319-015-3, 1998, S. 376
  8. H.-J. Wiebe, u. G. Alpers, Vernalisation von Rettich, Gartenbauwissenschaft 48, 1983, S. 141-145
  9. H.-J. Wiebe, Einfluss der Tageslänge auf das Schossen von Rettich, Gartebauwissenschaft 50, 1985, S. 63-66
  10. G. Vogel, Handbuch des speziellen Gemüsebaus, Rettich, ISBN 3-8001-5285-1, 1996, S. 398
  11. J. Mahla, Gärtnerische Samenkunde, 1950, S. 24
  12. J. Reinhold, Ratgeber für den Feingemüsebau im Freiland, 1962, S. 382
  13. A. Lugasi et al, Phytotherapy Research: Antioxidant effect of squeezed juice from black radish. Volume 19, Issue 7, 2005, S. 587–591

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]