Nigrabeka kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coccyzus
Specio: C. erythropthalmus
Coccyzus erythropthalmus
(Wilson, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka kukolo, Coccyzus erythropthalmus, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Plenkreskuloj havas longan brunan graditan voston kaj nigran bekon. La kapo kaj supraj partoj estas brunaj kaj la subaj partoj estas blankaj. Estas ruĝa ringo ĉirkaŭ ĉiu okulo. Junuloj estas pli grizaj kaj la okulringo estas pli verdeca.

Komparo de Nigrabeka kukolo kaj Flavbeka kukolo

La reprodukta habitato estas en la bordoj de arbaraj areoj tra Nordameriko oriente de la Roka Montaro. Ili nestumas en malalta arbo aŭ arbustejo, foje surgrunde. Ili foje demetas ovojn en la nestoj de aliaj birdoj.

ovoj de Coccyzus erythropthalmus - Muzeo de Tuluzo

Ili estas migrantaj al Sudameriko. Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon.

Tiuj birdoj manĝas en arbustejoj aŭ arboj. Ili precipe manĝas insektojn, nome raŭpojn de Lasiocampidae, sed ankaŭ kelkajn helikojn, ovojn de aliaj birdoj kaj berojn.

La voĉo estas rapida ripeta Kukuku.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]