Nigrabeka montotukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka montotukano
Nigrabeka montotukano
Nigrabeka montotukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Andigena
Specio: A. nigrirostris
Andigena nigrirostris
(Waterhouse, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka montotukano (Andigena nigrirostris) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo Andigena nigrirostris signifas “devena de Andoj” pro la genro Andigena, tio estas montotukanoj, kaj “nigrobeka”, kio kongruas kun la specifa nomigo kiu vere markas unu el la plej karaktera eco, ĉar la ebko ne montras iun ajn alikoloran markon.

Aspekto

Krom la jam dirita nigrega beko, tiu koloro sekvas en nigraj krono, nuko kaj ekdorso tre kontrastaj kun la tre blankaj vizaĝo kaj subaj partoj, nekutimaj kaj en montotukanoj kaj en aliaj tukanoj. En ventro estas iom da helblueca nuanco. La dorso estas malhelbrunaj kaj la flugiloj iom pli malhelverdecaj, la pugo flava kaj ankaŭ la vosto malhelverdeca kun burna pinto. La subflugiloj estas blankecaj. Sub la pugo estas ruĝo. La ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo estas blueca (aŭ flaveca aŭ verdeca) kaj la kruroj grizecaj, dum la femuroj brunaj.

Temas pri specio 51 cm longa kaj ĉirkaŭ 365 g peza la masklo kaj 335 g la ino. La junuloj esta siom pli senkoloraj kaj la ino simila al masklo sed nur iom pli mallongbeka.

La beko estas tre nigra nur en la nomiga subspecio. La subspecio spilorhynchus distingiĝas pro ruĝa makulo en la bazo de la supra makzelo. La subspecio occidentalis diferenciĝas pro tio, ke la makulo estas pli granda kaj atingas la mezon de la beko.

Subspecioj

  • Andigena nigrirostris nigrirostris (Waterhouse 1839)
  • Andigena nigrirostris occidentalis Chapman, 1915
  • Andigena nigrirostris spilorhynchus Gould, 1858

Disvastiĝo

Tiu ĉi specio troviĝas nur en nordokcidenta Sudameriko, tio estas Kolombio, norda Ekvadoro kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj el 1600 ĝis 3000 m de altitudo.

Kutimoj

Tiu Nigrabeka tukano moviĝas solece, laŭ paroj aŭ laŭ etaj grupoj. Ili flugas en la alta arbarfoliaro, sed videble kiam ili ne estas tiom altaj serĉante manĝon. Ne estas tro timidaj, eĉ preskaŭ komunaj laŭŝajne. Ili interkomunikiĝas per kanto sed ankaŭ per bekofrapado.

Ĉar estas malfacile atingeblaj tukanoj kaj tute ne kaptiveblaj, oni ne scias multe pri la reprodukta kutimaro, nur ke ili faras neston en arbotruoj, kiel aliaj tukanoj. Kaj oni scias ankaŭ malmulte pri la nutrado, sed oni scias, ke ili manĝas ĉefe fruktojn, aliajn vegetalojn kaj grenojn, krom foje grandajn insektojn, kiel skarabojn.

Referencoj