Nigrabeka najtingalturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka najtingalturdo
Nigrabeka najtingalturdo
Nigrabeka najtingalturdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. gracilirostris'
Catharus gracilirostris
(Salvin, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka najtingalturdo, Catharus gracilirostris, estas malgranda birdo de la familio de Turdedoj endemia de la altaj teroj de Kosta-Riko kaj okcidenta Panamo. Ties loko en la genro Catharus estas iom konfuza, sed ĝi estas ŝajne pli proksima al la Ermita turdo ol ĉiu ajn alia najtingalturdo escepte la Ruĝecbruna najtingalturdo aŭ la Ruĝkrona najtingalturdo (Winker & Pruett, 2006).

Ĝi troviĝas en suba kreskaro de humidaj montarbaroj de kverkoj kaj duarangaj arbaroj, tipe el super 1350 m de altitudo al makuloj de makiso trans la lignolimo. La nesto estas diketa kaj kovrita tasformo konstruita 1-5 m alte ĉe arbusto aŭ arbeto, kaj la tipa ovodemetado estas de 2 brunmakulitaj verdecbluaj ovoj.

Tiu malgranda specio estas 13.5 al 16 cm longa kaj pezas 21 g. Plenkreskuloj havas olivbrunajn suprajn partojn, grizajn kronon kaj vizaĝon, pli palgrizajn subajn partojn, kiuj iĝas blankecaj ventre, kaj olivbrustan zonon. La kruroj estas rozkoloraj kaj estas nigraj la okuloj kaj la fajna rekta beko kiu nomigas la specion en Esperanto kiel Nigrabeka najtingalturdo kaj en la latina scienca nomo kiel gracilirostris, kio signifus pli malpli ion kia “kun bela buŝo aŭ beko”.

Junuloj estas pli malhelaj en kapo kaj subaj partoj, havas brunan brustozonon, kaj la ventro estas anstataŭ blanka markata je bruna. La birdoj de la montaro Chiriqui [ĉiRIki] de okcidenta Panamo estas iom pli ruĝecaj supre kaj pli palaj sube ol tiuj de la populacio de Kosta-Riko, kaj estas foje konsiderataj kiel subspecio, C. g. accentor.

La Nigrabeka najtingalturdo kutime manĝas malalte en vegetaĵaro aŭ sur la arbara grundo, sola aŭ en paroj, progresante per saltetoj kaj ekiroj kun oftaj haltoj. Ili turnas la sekan foliaron kiel tipa turda sistemo serĉi insektojn kaj araneojn, kaj manĝas ankaŭ etajn fruktojn. Spite ties habitato, tiu specio estas amltimida kaj ofte fidema.

La kanto de la Nigrabeka najtingalturdo estas ĝis tri flutecaj tonoj sekvataj de miksita trilado kaj la alvoko estas alta fajna ciit.

Referencoj

  • Clement, Peter & Hathaway, Ren (2000): Thrushes. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-3940-7
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en anga kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto