Nigrabeka piprovireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka piprovireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Cyclarhis
Specio: 'C. nigrirostris'
Cyclarhis nigrirostris
(Lafresnaye, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka piprovireo (Cyclarhis nigrirostris) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj. Ĝi troviĝas en Andoj en Kolombio kaj norda Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu specio havas kiel plej parto de vireedoj olivverdecajn suprajn partojn kaj kiel la alia ununura samgenrano nome la Gujana piprovireo tre markatan brunan superokulan strion eĉ pli kontrastan ol tiu de la parenco kiu havas pli malhelan kronon, dum la krono de tiu specio estas pli helverdeca; tiele la nomo de Brunbrova piprovireo taŭgus ankaŭ por tiu ĉi specio. Tamen la plej klara distingilo estas tre fortika kaj nigra beko kompare kun tiuj aliaj de la familio, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie nigrirostris signifas precize “kun nigra beko”. Kiel la samgenrano, sed ne tiom markata, estas flaveca bando ĉirkaŭkole, dum la resto de subaj partoj estas sablokoloraj al helgrizecaj. Ankaŭ la kruroj esta grizecaj.

Referencoj