Nigrabeka urogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka urogalo
Nigrabeka urogalo
Nigrabeka urogalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tetrao
Specio: T. parvirostris
Tetrao parvirostris
(Bonaparte], 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabeka urogalo, nomata ankaŭ Malgrandbeka urogalo kongrue kun la latina scienca nomo Tetrao parvirostris (aŭ T. urogalloides, Middendorff , 1851), estas granda birdospecio de la familio de Tetraonedoj kaj ordo de Kokoformaj, tre proksime rilata al pli disvastigata Urogalo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas palearktisa specio de loĝantaj birdoj kiuj reproduktiĝas en tajgo de lariko de orienta Rusio (Siberio) same kiel en partoj de norda Mongolio kaj Ĉinio.

La Nigrabeka urogalo loĝas en arbaroj de pinoj (Pinus spp.), de siberiaj piceoj (Picea obovata) aŭ larikoj (Larix dahurica) same kiel ĉe nombraj deciduaj kiaj salikoj (Salix spp.), betuloj (Betula spp.) kaj poploj (Populus spp.).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La aspekto de la masklo de Nigrabeka urogalo estas simila al tiu de sia okcidenta samgenrano, escepte ke ĝi estas iom pli malgranda, havas pli nigran, malgrandan kaj mallongan bekon (kio nomigas la specion) kaj iom pli longan voston. La Nigrabeka urogalo estas ankaŭ pli hegemonie nigra kun grizaj nuancoj en kolo kaj vostobazo, kaj estas grandaj blankaj punktoj en la pintoj de la kovriloj de supra vosto kaj flugiloj. Estas bluverda nuanco en brusto kaj la flugiloj estas malhelbrunaj. La karunkloj estas ruĝaj. La vosto estas pli longa ol tiu de la Urogalo.

La aspekto de la ino estas simila al tiu de sia okcidenta partnero, escepte ke ŝi estas pli griza kun pli uniforme skvamecaj subaj partoj, ne havas ruĝecan senmarkan brustareon, kaj havas pli rimarkindajn blankajn punktojn en flugiloj. La ĝenerala koloro varias laŭ regionoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi formas superspecion kun la Urogalo, T. urogallus, kun kiu en plej okcidenta parto de sia teritorio la Nigrabeka urogalo estis hibridiĝinta nome en limigitaj areoj de koincido en baseno de la rivero Jenisejo. Birdoj el diversaj partoj de Siberio ricevis iam la konsiderojn de rasoj turensis, janensis kaj kolymensis, kaj tiuj el Transbajkalio raso macrurus.

Tri subspecioj estas nune agnoskataj:

  • nomiga parvirostris, Bonaparte, 1856 - Orienta Siberio, el suba Jenisejo al supra Anadiro, suden al Transbajkalio, Manĉurio, Usurio kaj montoj Siĥote Alin; kaj insulo Saĥaleno.
  • kamschaticus, Kittlitz, 1858 – izolata populacio de Kamĉatko.
  • stegmanni, Potapov, 1985 – areo de lago Bajkalo, montoj Sajanoj kaj norda Mongolio, el montoj Ĥangajoj al Kentejoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tétras à bec noir femelle
Ino - Mongolio

La ceremonioj de la Nigrabeka urogalo estas tre diferencaj de tiuj de la komuna urogalo; ĉasistoj kaj naturalistoj diras, ke la virkokoj flugilfrapas kaj saltas 1 al 1,50 m, kaj produktas bruon de tamburo. Li malfermas sian voston, etendas sian kolon, malfermas bekon kaj levas la plumojn de sia kapo (eta kresto). Ili kantas ofte surgrunde kaj rare en la arboj.

La ceremonia periodo varias laŭ la regionoj kaj komencas dum neĝofando komence de aprilo al komenco de majo kaj finas kutime en junio. Ankaŭ la ovodemetadoj varias laŭ la regionoj, kaj plej ofte komponiĝas de 7 al 8 ovoj sur amaseto de folioj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Les coqs de bruyères, M. Couturier (1980), Vol I.
  • UICN, 141367, Tetrao parvirostris, Bonaparte, 1856.

Referencoj[redakti | redakti fonton]