Nigrablanka falketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrablanka falketo
Nigrablanka falketo
Nigrablanka falketo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Microhierax
Specio: M. melanoleucos
Microhierax melanoleucos
(Blyth, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrablanka falketo (Microhierax melanoleucos) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio. Ĝi estas monotipa.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, nordorienta Barato (Asamo) orienten tra suda Ĉinio (Zhejiang), kaj suden al norda Laoso, kaj norda kaj centra Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Tiu specio havas nigrecajn (aŭ ardezkolore malhelgrizajn) suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kaj tiele ĝi estas iom simila al la plej proksima parenco nome la Filipina falketo, eĉ kun pli pura kontrasto ol ĉe aliaj samgenranoj, kio nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kie melanoleucos estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “nigra” kaj “blanka”. La kapo montras nigran traokulan strion. La dika kaj hokoforma beko kaj kruroj estas nigrecaj al malhelgrizaj. La vosto estas tutnigra supre kaj sube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]