Nigrablanka spizaeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrablanka spizaeto
Nigrablanka spizaeto
Nigrablanka spizaeto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spizaetus
Specio: S. melanoleucus
Spizaetus melanoleucus
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrablanka spizaeto (Spizaetus melanoleucus, iam Spizastur melanoleucus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas tra granda parto de tropika Ameriko, el suda Meksiko al norda Argentino.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel ties nomo sugestas (kaj komuna kaj scienca), tiu estas blanka kaj nigra aglo, simila al malgrandaj tipaj agloj foje separataj en "Hieraaetus". Ĝi estas ĉirkaŭ 50–60 cm longa ĝenerale kaj pezas ĉirkaŭ 850 g. La kapo, kolo kaj korpo estas blankaj; malgranda kresto formas nigran punkton en kapopinto, kaj ankaŭ la areo ĉirkaŭ la okuloj, ĉefe al la beko, estas nigra. La flugiloj estas nigraj, kaj ĝi havas brunecan voston striecan inter nigra kaj malhelgriza kaj kun blanka pinto. La irisoj estas oranĝaj, la piedoj hele al brile flavaj kun nigraj ungoj. La beko estas nigra kun flavaj vaksaĵoj.[1]

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ koloraro, sed la ino estas pli granda. Nematuruloj havas palajn bordojn en supraj flugiloj kaj iome da brunecgrizaj plumoj en la dorso.[1]

La Nigrablanka spizaeto malfacile konfuzeblas kun alia birdo de sia teritorio. La Nigravanga aglo (Leucopternis melanops) estas tre simila en ĝenerala koloro, sed estas multe pli malgranda kaj havas nigran voston kun ununura markata blanka bendo en la mezo. La Ornata spizaeto (Spizaetus ornatus), eble tre proksima parenco de la S. melanoleucus, ŝajnas tre simila kiam junulo. Tamen la flugiloj, dorso kaj vosto estas multe pli helaj ĉe junuloj de S. ornatus, kaj ili ne havas la nigran okulringon.[1]

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas el Oaxaca al Veracruz en suda Meksiko suden tra Centrameriko, kun la escepto de plej parto de Salvadoro kaj la marbordo de Pacifiko de Nikaragvo. En Sudameriko, ĝi loĝas en la pacifika bordo de Andoj sude al Ekvadoro. La kerno de ties teritorioj etendas laŭlonge de la marbordo de Karibio el norda Kolombio kaj Venezuelo al Gujanoj, kaj suden tra orienta Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo al nordorienta Argentino, kaj el tie okcidenten denove al Beni kaj Santa-Kruzio en nordorienta Bolivio. Troviĝas ankaŭ populacio de la Nigrablanka spizaeto en la Departemento de Loreto de nordorienta Peruo; oni ne konas kiom for tiu estas izolata el la resto de la birdaj teritorioj. La specio forestas el okcidenta Amazonio, kaj ne estas komuna en la teroj orientaj (ekz. en Minas Gerais).[2]

Ties naturaj habitatoj estas arbaroj de malaltaj teroj de ĉiu ajn tipo, kvankam oni ne preferas tre densajn kaj humidajn same kiel savanecajn duonaridajn habitatojn. Habitatofragmentado ne estas tre bone tolerata; kvankam tiu specio preferas diversajn habitatojn de miksita arbaro kaj arbustaro, ĝi postulas grandajn areojn de fermita kanopeo por vagadi. Ties teritorioj ne etendas tre for en altaj teroj, sed oni vidis unu individuon je altitudo de ĉirkaŭ 1,200 m super marnivelo en la Naturrezervejo Buena Vista en Sierra Nevada de Santa Marta de Kolombio.[3]

La manĝo de tiu karnovorulo konsistas el mamuloj, bufoj, skvamuloj kaj ampleksa vario de birdoj. Inter tiuj ĝi preferas arboloĝantajn speciojn, kiaj psarokolioj, arasarioj, traŭpedoj kaj kotingedoj. Sed oni konstatis ankaŭ grundoloĝantaj kaj akvobirdojn kiaj tinamoj, ĉaĉalakoj, kormoranoj kaj la tre minacata Brazila merĝo (Mergus octosetaceus) kiel ties predoj. La Nigrablanka spizaeto foje atakas malgrandajn simiojn Platyrrhini, sed ne klaras por kiu celo. Ĝis kono oni ne konstatis ke vere mortigas kaj manĝas simiojn.[1]

Ties preferata ĉastekniko estas ŝvebado alte ĝis vidata taŭgan predon, kaj tiam falas sur ĝin, kutime rekte al la kanopeo, sed ĝi estis observata ankaŭ kaptanta ekzempleron de Blanka melanerpo (Melanerpes candidus) kiun ĝi estis ĉikaninte en meza aero, post eksalti el sia ripozejo.[4] Ĝi emas ĉasi laŭlonge de arbarbordoj kie ĝi povas facili atingi la kanopean nivelon el oblikva direkto pli ol el ĝuste sube kaj kie grundoloĝantaj predoj estas pli facile akireblaj.[1]

Ili nestumas en arbara kanopeo, kie konstruas neston el bastoneteroj alte en elstara arbo ĉe bordoj aŭ similaj lokoj, el kie oni povas bone rigardi la ĉasejojn. Tamen ne ekzistas detalajn observojn de ties reprodukta kutimaro. En Panamo, la birdoj ekkonstruas neston en septembre, dum seka periodo de la pluvsezono. Sed la ĉefa reprodukta sezono povas komenci antaŭ la komenco de la pluvsezono kaj la reproduktaj klopodoj estas abandonataj kiam rekomencas fortaj pluvoj. La malmulta informo kongruas kun tio, kaj almenaŭ en Centrameriko la reprodukta sezono ŝajne daŭras el marto al junio pli malpli.[1]

Estas ĝenerala manko de informaro pri movoj kaj populacistatuso de la Nigrablanka spizaeto. Ĉiu birdo ŝajne postulas ĉasteritorion de ĉirkaŭ 1,400 hektaroj almenaŭe. Dum la vario de habitatotipoj kie ĝi troviĝantas sugestas, ke ĝi ne speciale suferas pro ŝanĝoj en la teruzo, ĝi estas ŝajne ankoraŭ rara kaj loka specio preskaŭ ĉie ajn en siaj teritorioj. La IUCN ĝis 2000 klasigis ĝin kiel Preskaŭ Minacata pro necertoj pri ties statuso, sed ne estas pruvo de markata malpliiĝo kaj ĉar la birdo troviĝantas en ampleksaj teritorioj, ĝi estis sublistita al Specio Malplej Zorgiga.[5]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas ofte lokigita en la monotipa genro Spizastur, sed ĝi estis ĵus movita al Spizaetus ekz. fare de la American Ornithologists' Union, ĉar ŝajnas ke la Ornata spizaeto (S. ornatus) estas sia frata taksono.[6] Tio kreis ioman konfuzon en taksonomio:

Origine la nomo Spizaetus melanoleucus estis kreata de Louis Jean Pierre Vieillot por la Nigrabrusta buteaglo en 1819, dum la Nigrablanka spizaeto estis priskribita en 1816 de la sama fakulo kiel Buteo melanoleucus. La iama specio estis lokigita en Geranoaetus -ankaŭ monotipa genro- en 1844, dum la Nigrablanka spizaeto estis forigita el Buteo al Spizastur kelkajn jarojn pli frue.[7]

Tiele la identa specifaj epitetoj neniam rekte konfliktiĝis ĝis ĵuse. Sed la lokigo de la Nigrabrusta buteaglo en monotipa genro estis ĉiam pridisputata, kaj kelkaj fakuloj traktis ĝin kiel Buteo.[8] Tamen ili preteratentis, ke Buteo melanoleucus estis la origina nomo de la Nigrablanka spizaeto kaj tiele maljuna homonimo ne estu aplikata al poste priskribata specio. La ĝusta specifa nomo por la Nigrabrusta buteaglo kiam ĝi estis lokigita en Buteo, Buteo fuscescens, estis restarigita meze de la 20a jarcento por mallonge plie akcidente ol pro io ajn;[9] ĉar plej parto de la fakuloj de fine de la 20a jarcento plendis por reteni la genron Geranoaetus, tiu nomo estis diskonsiderata kiel erara kaj esence forgesata.[10]

Ĉar la Nigrablanka spizaeto ne estas lokigata en Buteo delonge, aplikiĝas la Artikolo 59.3 de la kodo ICZN. Laŭ tiu juna homonimo anstataŭata antaŭ 1961 ne estas porĉiame nevalida (kiel ja estas kutime junaj homonimoj) se "la anstataŭa nomo ne estas uzata"[11] – kio estis la kazo post la revizio de Amadon en 1963. Tiele ĉe tiu kazo la scienca nomo Buteo melanoleucus povas aplikiĝi al la Nigrabrusta buteaglo, eĉ kvankam la Nigrablanka spizaeto estis priskribata laŭ ĝuste tiu sama nomo pli frue, dum la maljuna homonimo melanoleucus ankoraŭ aplikeblas al tiu lasta specio kiam lokigitaj en Spizaetus laŭ la kutimaj reguloj de ICZN. Sekve la propra nomo uzenda por ĉiu birdo iĝis tra nombraj koincidoj la maljuna homonimo de la alia specio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Bierregaard (1994b)
  2. Bierregaard (1994b), Zorzin et al. (2006)
  3. Bierregaard (1994b), Strewe & Navarro (2004), Zorzin et al. (2006)
  4. Olmos et al. (2006)
  5. Bierregaard (1994b), BLI (2004), Strewe & Navarro (2004), Olmos et al. (2006)
  6. Banks et al. (2007)
  7. Bierregaard (1994a,b)
  8. E.g. Wetmore (1933)
  9. Hellmayr & Conover (1949): p.144-148
  10. Amadon (1963)
  11. ICZN (1999)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Dean Amadon (1963): Comparison of Fossil and Recent Species: Some Difficulties. Condor 65: 407-409. plena teksto en formato DjVu kaj en dosierformo PDF
  • Amorim, James Faraco & Piacentini, Vítor de Queiroz (2006): Novos registros de aves raras em Santa Catarina, Sul do Brasil, incluindo os primeiros registros documentados de algumas espécies para o Estado [New records of rare birds, and fi rst reports of some species, in the state of Santa Catarina, southern Brazil]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(2): 145-149 [Portugala kun angla resumo]. plena teksto en dosierformo PDF Elektronika suplemento
  • Banks, Richard C.; Chesser, R. Terry; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Lovette, Irby J.; Rasmussen, Pamela C.; Remsen, J.V. Jr; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2007): Forty-eighth Supplement to the American Ornithologists’ Union Check-List of North American Birds. Auk 124(3): 1109-1115. DOI:10.1642/0004-8038(2007)124[1109:FSTTAO]2.0.CO;2 plena teksto en dosierformo PDF
  • Bierregaard, Richard O. (1994a): 170. Black-chested Buzzard-eagle. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol.2: New World Vultures to Guineafowl): 175, plate 16. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Bierregaard, Richard O. (1994b): 224. Black-and-white Hawk-eagle. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol.2: New World Vultures to Guineafowl): 201, plate 21. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • BirdLife International (BLI) (2004). Spizastur melanoleucus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 24a Julio 2007.
  • Carl Edward Hellmayr kaj Henry Boardman Conover (1949): Catalogue of birds of the Americas. Fieldiana Zoology 13 Part 1(4). plena teksto en dosierformo PDF
  • International Commission on Zoological Nomenclature (ICZN) (1999): International Code of Zoological Nomenclature. International Trust for Zoological Nomenclature, London. ISBN 0-85301-006-4 HTML plena teksto
  • Olmos, Fábio; Pacheco, José Fernando & Silveira, Luís Fábio (2006): Notas sobre aves de rapina (Cathartidae, Acciptridae e Falconidae) brasileiras [Notes on Brazilian birds of prey]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 401-404 [Portugala kun angla resumo]. plena teksto en dosierformo PDF
  • Strewe, Ralf & Navarro, Cristobal (2004): New and noteworthy records of birds from the Sierra Nevada de Santa Marta region, north-eastern Colombia. Bulletin of the British Ornithologists' Club 124(1): 38-51. plena teksto en dosierformo PDF
  • Alexander Wetmore (1933): Status of the Genus Geranoaëtus. Auk 50(2): 212. plena teksto en dosierformo DjVu kaj en dosierformo PDF
  • Zorzin, Giancarlo; Carvalho, Carlos Eduardo Alencar; de Carvalho Filho, Eduardo Pio Mendes & Canuto, Marcus (2006): Novos registros de Falconiformes raros e ameaçados para o estado de Minas Gerais [New records of rare and threatened Falconiformes for the state of Minas Gerais]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 417-421 [Portugala kun angla resumo]. plena teksto en dosierformo PDF