Nigrabrusta paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta paradoksornito
Nigrabrusta paradoksornito
Nigrabrusta paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. flavirostris'
Paradoxornis flavirostris
(Gould, 1836)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabrusta paradoksornito (Paradoxornis flavirostris) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la genro Paradoxornis karaktera pri bekoj stumpecaj kvazaŭ de psitakoj, adaptitaj al manĝo de sekaj semoj de herbo. Ĝi troviĝis en la familio de Timaliedoj aŭ en propra distinga familio Paradoksornitedoj, sed ĝi aktuale estas pli certece enmetita en la Silviedoj.

Temas pri 19 cm longa, granda, ĉebaze dikegbeka paradoksornitedo kun nigraj makuloj en vango kaj gorĝo. Tiu birdo estas ĝenerale bruna, kun etenda nigra areo en supra brusto kaj uniforma ruĝecbruna nuanco en subaj partoj. La simila Makulvanga paradoksornito, tre proksima parenco, havas sagoformajn punktetojn en brusto kaj palaj sablokolorecajn subajn partojn. Tamen ambaŭ havas vizaĝan saŭmecan blankan areon kiu dividas ĉe tiu specio la nigrajn partojn supre en brido kaj mentono kaj sube en orelareo kaj brusto. La voĉo estas aspra haŭ, jiujaŭ, la kanto estas ritma serio, aŭ jaŭ jaŭ jaŭ kaj uhŭi uhŭi uhŭi uhŭi. Ankaŭ alternative, altatona ŭi ĉi'ĉi'ĉi'ĉi'ĉi, ŭi ji'ji'ji'ji'ji; ŭi'uŭi-uŭi-uŭi ŭi ĉa-ĉa-ĉa.(BLI 2006)

Paradoxornis flavirostris estas endemia de nordorienta Barato kie ĝi estas konata el la ebenaĵoj kaj montetoj de la valo de la rivero Bramaputro en Arunaĉal Pradeŝ kaj Asamo. Historie ĝi estis vidata ankaŭ en Bangladeŝo kaj eble orienta Nepalo. Ĝi estis iam disvastigata kaj surloke komuna specio. Estas tamen ĵusaj konstatoj nur el tri lokoj, unu en Arunaĉal Pradeŝ kaj du en Assamo, kie ŝajne estas pli komuna. Oni supozas, ke estas malpli da 10.000 maturuloj restantaj en naturo.(BLI 2006)

Ili loĝas en densaj kanejoj, miksitaj kun altaj herbejoj, de kardamomo kaj bambuo, hegemonie sur humidaj grundoj, laŭlonge de malaltaj riverebenaĵoj kaj apudaj montetoj, kie ili ĉeestas ankaŭ en herbejaj arbarklarejoj. Ili troviĝas ĝis almenaŭ 900 m, kaj surloke ĝis 2,400 m ĝenerale laŭ malgrandaj aroj, escepte dum la reprodukta sezono (Aprilo- Julio). Oni supozas, ke estas loĝantaj birdoj, kvankam estas iomaj indikoj ke ili faras lokajn sezonajn movojn responde al la pluvsezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 16090, Paradoxornis flavirostris, 27a de aprilo 2007. Malplej zorgiga al Vundebla.
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) Pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.