Nigragorĝa paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa paradoksornito
Nigragorĝa paradoksornito
Nigragorĝa paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. nipalensis'
Paradoxornis nipalensis
(Hodgson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigragorĝa paradoksornito (Paradoxornis nipalensis) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Tiu specio estas tre distinga ene de la genro, ĉar krom la fakto ke la papageca beko estas nigra malkutime inter paradoksornitoj la ĝenerala korpobildo estas pli bunta ol kutime pro neordinara kombino de ruĝecbrunaj, grizecaj, blankaj kaj nigraj areoj. La tre ruĝecbruna krono estas bordita de nigrecaj larĝaj superokulaj strioj kiuj kuniĝas en nuko, simile al la parenca Flavafrunta paradoksornito, sed la nigreca okulo havas ne blankan okulringon, sed nigrecan ene de tre blanka triangula vizaĝo kiu lasas malantaŭen grizan orelareon kaj antaŭen sub la bekobazo nigran mentonon, kio nomigas la specion kiel Nigragorĝa paradoksornito. La dorso estas bruneca kun violecaj nuancoj en ŝultroj. La flugilplumoj estas ruĝecbrunaj sed finas ankaŭ en blugrizaj nuancoj simile al la vosto tre brile ruĝecbruna sed finante en blugrizaj nuancoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]