Nigragorĝa pronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa pronelo
Nigragorĝa pronelo
Nigragorĝa pronelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. atrogularis'
Prunella atrogularis
(Brandt, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigragorĝa pronelo, Prunella atrogularis, estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas tra moderklimata kaj subarkta Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en Barato kaj aliaj partoj de suda Azio. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

La Nigragorĝa pronelo konstruas simplan neston malalte en arbustoj de piceo, kie la ino demetas 3-5 nepunktitajn bluajn ovojn. Ili vintras en arbustaroj aŭ kultivejoj.

Tiu estas pronelgranda birdo, 13.5–14 cm longa. Ĝi havas striecan malhelbrunan dorson, iom similan al tiu de la Dompasero, sed plenkreskuloj havas nigrajn kronon, vizaĝozonon kaj gorĝon (kiel la parencaj Rokpronelo, Bruna pronelo kaj Siberia pronelo pri la du unuaj menciitaj zonoj, sed tiuj ne havas nigran gorĝon) kaj helan superokulan strizonon kiel multaj aliaj samgenranoj. La nigra gorĝo nomigas la specion kaj en esperanto kaj en la latina scienca nomo kie atrogularis signifas precize "kun nigra gorĝo". La brusto estas oranĝeca, kaj la ventro blankeca kun oranĝecaj strioj. Kiel aliaj proneloj, ankaŭ tiu specio havas la fajnan pintecan bekon propran de insektovoraj birdoj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed vintruloj kaj junuloj estas malpli kontrastaj. Pli precize la malhelan gorĝon povas ne havi junuloj. La alvoko estas fajna ti-ti-ti, kaj la kanto estas simila al tiu de la Pronelo.

Formas superspecion kun P. koslowi, kaj ŝajne estas proksima ankaŭ al P. ocularis; la tri specioj apartenas al specigrupo kiu inkludus ankaŭ P. fulvescens, P. montanella kaj P. fagani. Proponitaj centraziaj rasoj lucens (priskribitaj el R Tzagma, en centra Tien Ŝan) kaj menzbieri (el Katon-Karagai, en sudokcidenta Altajo) konsiderataj kiel sinonimaj kun huttoni. Origina literumado de la specinomo estis miscitita kiel “atragularis”, se tio estas evitinda.

Oni agnoskas du subspeciojn.

  • atrogularis (J. F. Brandt, 1844) - reproduktiĝas en nordaj kaj centraj Uraloj, en nordokcidenta Rusio; nereproduktuloj en sudokcidenta Azio.
  • huttoni (F. Moore, 1854) - reproduktiĝas en montoj de centrokcidenta Azio, el Altajo suden al Pamiro; nereproduktuloj en sudokcidenta Azio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53157, Prunella atrogularis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.