Nigraj montetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigraj Montetoj apud Monto Rushmore

La Nigraj Montetoj (angle: Black Hills) formas etan izolitan montaron kiu situas super la herbejoj de la grandaj ebenaĵoj. Ĝi situas en la okcidenta parto de Suda Dakoto, kun parto en Vajomingo. La montoj plejofte estas surkreskita kun arboj kaj tial estas priskribitaj kiel "insuloj de arboj en maro de herbo". La plejalta pinto estas 2208 metro.

En la Nigraj Montetoj estas multaj naciaj parkoj kaj monumentoj. Inter ili Monto Rushmore, Nacia Parko Ventokavo, Nacia Monumento Kavo Jewel, Harney Peak (la plej alta pinto oriente de la Roka Montaro), Nacia Arbaro Nigraj Montetoj, Ŝtata Parko Custer (la plej granda ŝtatparko de Suda Dakoto, kaj unu el la plej belaj de Usono), Ŝtata Parko Urso Butte, Nacia Monumento Diabla Turo kaj Monumento al Freneza Ĉevalo.

La Nigraj Montetoj estis priloĝata de la Lakotoj antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Post la troviĝo de oro en la 1870-aj jaroj ekis la orfebro kaj la loĝantaro kreskegis. La plejmulto de la homoj iris al Deadwood, Lead kajn Central City. En 1880 la Nigraj Montetoj estis la plej dense loĝata areo de la Dakotoj-teritorio. Ekde tiam la minado (en orminejoj) dum longa tempo ludis gravan ekonomian rolon. Nuntempe turismo estas de granda ekonomia graveco.

La Nigraj Montetoj estas kontesta areo: Usono forprenis la areon en 1876 de la Lakotoj kaj per tio rompis la Traktaton de Fort Laramie el 1868. La usona ĉeftribunalo aljuĝis la indianojn en 1980 reparacion, sed ili malakceptis tion kaj postulis la redonon de la areo. En 2007 la Lakotoj de la Nigaj Montetoj deklaris sin sendependa de Usono.