Nigrakapa fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa fringo
Nigrakapa fringo
Nigrakapa fringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. ambigua'
Carduelis ambigua
(Oustalet, 1896)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa fringoJunana kardelo (Carduelis ambigua) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, orienta Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas montaraj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj malfermaj arbaroj kaj arbustaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malhela kardelo kun seksa duformismo. La masklo havas nigran kapon, de kio devenas la komuna nomo. La hela dika beko kontrastas kun tiu. La resto de la korpo estas olivecverda kiu nuanciĝas makulece el la brusto al la pli hela olivecflava ventro. La flugiloj kaj vosto estas nigraj kun tre rimarkindaj brilflavaj vostobazo kaj flugilstrioj. La ino estas pli senkolora kun bruna kapo kaj helbrunaj flankoj. La kruroj estas helrozkoloraj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas semojn ekzemple de kanabo, sunfloroj, laktukon kaj foje eĉ kelkajn malgrandajn insektojn.

La reprodukta sezono en kaptiveco okazas printempe kaj somere kun mildaj temperaturoj. La averaĝa ovaro estas de 2 / 3 ovoj ĉiusezone.

Origino de verdaj kardeloj[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon de Dezerta fringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]