Nigrakapa ibiso
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Threskiornis melanocephalus Latham, 1790 |
||||||||||||||
La nigrakapa ibiso (latine Threskiornis melanocephalus) apartenas al la ibisoj kaj vivas en Barato, Pakistano, Birmo kaj Tajlando.
[redakti] Aspekto
Nigrakapaj ibisoj havas kompletan longon de inter 50 ĝis 90 centimetroj, masklaj birdoj iom pli grandas ol inaj.
La plumaro komplete blankas, aparte de foje iom grizeca tono de la pugaj plumoj. La antaŭa parto de la kolo kaj la kapo estas senplumaj: en tiuj lokoj videblas nigra haŭto. La birdoj de ambaŭ seksoj havas samspecan plumaron kaj ne sekse diferencigeblas laŭ ĝi.
La beko estas longa, mallarĝa kaj kurbigita suben.
[redakti] Disvastiĝo
La nigrakapa ibiso vivas en Barato, Pakistano, Birmo kaj Tajlando. La birdo preferas vivi proksime de lagoj aŭ riveroj. En ties borda grundo ĝi serĉas insektojn, krabojn kaj aliajn bestetojn por nutrado. Foje ĝi ankaŭ manĝas etajn ronĝulojn aŭ reptiliojn.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |