Nigrakapa iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa iktero
Nigrakapa iktero
Nigrakapa iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. graduacauda'
Icterus graduacauda
(Lesson, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa iktero (Icterus graduacauda) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas en arbaroj kaj arbustaroj de sudorienta Teksaso kaj la marbordo de Meksiko. Ĝi estas la ununura specio de iktero kiu havas preskaŭ nur nigran kapon kaj flavan korpon.

Ĝi estas dividita en kvar subspecioj kaj du alopatriaj reproduktaj teritorioj. La plej okcidenta teritorio etendas el Nayarit suden al suda Oaxaca, dum la orienta teritorio etendas el malsupra valo de Rio Grande al norda Querétaro. Plej komunaj en la okcidenta teritorio estas la subspecioj I. g. dickeyae kaj I. g. nayaritensis; I. g. graduacauda kaj I. g. audubonii povas troviĝi en la orienta teritorio. Kiel plej parto de centramerikaj birdoj, ĝi estas nemigranta specio kaj ne montras gravan ekzemplon de seksa dimorfismo. Analizoj de DNA ege sugestis, ke I. graduacauda estas plej proksime rilata al I. chrysater, la Ornigra iktero.[1]

Aspekto

La masklo de tiu specio havas nigrajn kapuĉon, supran makzelon (suba estas helblugriza baze) kaj gorĝareon, same kiel nigran voston. Ankaŭ la flugiloj estas nigraj, sed la flugilplumoj havas blankajn bordojn. La duarangaj kovriloj formas flavajn ŝultrojn kiuj kune kun la flava supra dorso estas ĉefa distingilo el plej parto de aliaj ikteroj. Dorso kaj ventro estas flavaj kun oliveca nuanco, kaj la subaj partoj estas preskaŭ uniforme flavaj. La kruroj estas grizecaj.

Ino de tiu specio havas iom pli olivecajn nukon kaj dorson ol maskloj. La plumaro de ina plenkreskulo estas simila al tiu de junulo; tamen, malkiel ĉe plenkreskuloj, la flugiloj estas senkolore brunaj anstataŭ nigraj. Ĝenerale nematuruloj havas kapuĉon, flugilstriojn, voston kaj ŝultrojn kiel plenkreskuloj. La unujara plumaro retenas pli malhelan kaj verdecan koloron de la junula plumaro, tamen. Plumoŝanĝado okazas ĝenerale komence de aŭtuno, kvankam kelkaj specimenoj plumoŝanĝis tiom frue kiom ĝis junio.

Kutimaro

Tiu nearktisa specio loĝas en densa ĉiamverda arbaro kaj arbustaro, prefere ĉeriveraj areoj. Kvankam ĝi preferas ombron, paroj povas eventuale manĝi en klarejoj. Dumfluge ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj kiuj inkludas ikterojn, garolojn, tanagrojn kaj aliajn birdojn de simila grando.

La nesto de la Nigrakapa iktero estas simila en grando kaj konstruo al tiuj de la Maskiktero kaj de la Hortiktero, kun simila profundo. La nestoj estas sakoformaj kaj duonpendantaj; tio estas, ili troviĝas en la eksteraj branĉetoj de arboj plie ol ĉetrunke.

Paro de ikteroj kutime kovas du ovarojn jare, ĉiu konsistanta el 3 al 5 ovoj; la idoj de la lasta ovaro rare survivas la vintron. La nestoj de tiu specio estas ofte parazitataj de la Brunkapa molotro.

Subspecio dickeyae

La subspecio I. g. dickeyae rimerkindas pro diferencoj en aspekto, kutimo kaj filogenio inter ĝi kaj aliaj subspecioj de I. graduacauda. La oliveca nuanco estas pli milda, kio faras la birdon pli proporcie flava ol aliaj de tiu specio. Krome la flavaj ŝultroj estas malpli grandaj ĉe dickeyae, kaj limigitaj nur al la malgrandaj kovriloj.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

Plia legado

  • Bent, Arthur Cleveland. (1965) Life Histories of North American Blackbirds, Orioles, Tanagers, and Allies.. New York: Dover Publications.
  • Jaramillo, Alvaro. (1999) New World Blackbirds: The Icterids. Princeton University Press. ISBN 978-0691006802.
  • Stutchbury, Bridget J. M.; and Morton, Eugene S.. (2001) Behavioral Ecology of Tropical Birds. San Diego: Academic Press. ISBN 978-0126755565.
  • Baker, Jason M.; López-Medrano, Esteban; Navarro-Sigüenza, Adolfo G.; Rojas-Soto, Octavio R.; and Omland, Kevin E.. (2003) The Auk.
  • Flood, N. J., J. D. Rising, and T. Brush.. (2002) A. Poole and F. Gill, eds: The Birds of North America. Philadelphia, Pennsylvania: The Birds of North America.
  • Flood NJ. (1990). Aspects of the Breeding Biology of Audubon's Oriole. Journal of Field Ornithology. vol 61, no 3. p. 290-302.
  • Hobart HH, Gunn SJ & Bickham JW. (1982). Karyotypes of 6 Species of North American Blackbirds Icteridae Passeriformes. Auk. vol 99, no 3. p. 514-518.
  • Monk S. G. M.S. (2003). Breeding distribution and habitat use of Audubon's oriole in the Lower Rio Grande Valley of Texas. The University of Texas - Pan American, United States.
  • Patrikeev, Michael, Jack C. Eitniear, Scott M. Werner, Paul C. Palmer (2008) Interactions and Hybridization between Altamira and Audubon's Orioles in the Lower Rio Grande Valley Birding 40(2):42-6


  1. (1999) “A Molecular Phylogeny of the New World Orioles (Icterus): The Importance of Dense Taxon Sampling”, Molecular Phylogenetics and Evolution.