Grizkapa paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigrakapa paradoksornito)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa paradoksornito
Grizkapa paradoksornito
Grizkapa paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. gularis'
Paradoxornis gularis
(Gray, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkapa paradoksornito (Paradoxornis gularis) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Tiu birdo havas kiel la parenca Makulvanga paradoksornito brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, sed kiel distingilo tiu ĉi havas grizan kapon kun tre rimarkinda bildo kaj bekon pli oranĝecan ol flavan malkiel la proksimaj parencoj Trifringa paradoksornito, Bruna paradoksornito, Makulvanga paradoksornito kaj Nigrabrusta paradoksornito, kiuj havas flavajn bekojn. La kapa bildo konsistas el nigra okulo en hela okulareo trapasata de ne multe markata traokula malhela strio, sub ĝi estas tre blanka vango kaj super tiu griza orelareo; inter ambaŭ blankaj vangoj estas mentona nigra vertikala strizono (al kio aludas la latina scienca nomo kie gularis estas referenco al la gorĝo), kaj super la oranĝeca papageca beko simila nigra strizono el la frunto ambaŭflanke de la griza krono al la nuko kiu jam estas bruna. La dorso estas pli helbruna kaj la flugiloj pli ruĝecbrunaj kun pli malhelaj bordoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]