Nigrakapa pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakapa pasero
Nigrakapa pasero, maskloj en Namibio
Nigrakapa pasero, maskloj en Namibio
ino en Namibio
ino en Namibio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. melanurus'
Passer melanurus
(Statius Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrakapa pasero (Passer melanurus) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en suda Afriko, kie ĝi loĝas en savano, kultivataj areoj kaj urboj. Brilkolora kaj distinga, ĝi havas kolorojn grizan, brunan kaj iome da nigrablankaj markoj ĉe masklo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa pasero estas brilkolora kaj distinga, mezgranda pasero 14 al 16 cm longa.[1] La reprodukta masklo havas ĉefe nigran kapon, markatan nur de larĝa blanka strizono ambaŭflanke kurbe el malantaŭa okulo al gorĝo, pli malpli kie aliaj rugeĉbrunaj afrikaj paseroj havas helbrunan strizonon. Sed tiu kapozono ne finas subvange sed pluas ĝis la gorĝocentro kie mallarĝega nigra strio konektas la nigran mentonon kun tre klare markata nigra larĝa horizontala zono en supra brusto kvazaŭ “antaŭtuko” sed ege diferenca el tiuj de la “antaŭtujak” paseroj. Kaj certe partikulara nigrablanka kapobildo.[2] La resto de subaj partoj estas grizecaj, pli malhelaj en flankoj. La nigra krono malantaŭe nuanciĝas al malhelgriza nuko kaj ankaŭ la supra dorso estas malhelgriza, dum la resto de la dorso ĝis la pugo kaj la ŝultroj estas brile helbrunaj. La masklo havas nigrablankan flugilstrion sub la ŝultroj, kaj flugilplumoj kaj vosto estas striecaj griznigraj.[1] La plumaro de la ino estas simila al tiu de la masklo, sed multe pli senkolora kaj havas grizan kapon kun diferenca bildo el la masklo sed kun skizo de la blanka kapostrio sur grizeca fono; ankaŭ videblas la helbrunaj ŝultroj kaj suba dorso. La junuloj estas kiel inoj, sed junaj maskloj montras nigron en kapo el frua aĝo.[1]

La voĉo de la Nigrakapa pasero estas ĉirpado simila al tiu de la Dompasero, sed multe pli muzikeca kaj melodia.[1][3] La baza alvoko estas uzata dumfluge kaj dum socia ripozado kaj estas transkribita kiel ĉissip, ĉirap, ĉriip, aŭ ĉiriĉap.[3] Alvoko uzata de la masklo por averti pri sia nestoposedo estas transkribita kiel tŭiingtŭiling. Distinga kaj laŭta, tiu alvoko foje iĝas subita kaj ripeteca kanto, transkribita kiel ĉip ĉiirap, ĉip ĉiirap.[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa pasero estis unuafoje priskribita de Philipp Ludwig Statius Müller en 1776.[1] Ĝi estas membro de la genro Passer. Ene de tiu genro ties rilatoj estis ĝenerale malbone komprenataj.[4] Studoj de DNA ege sugestis, ke la Nigrakapa pasero estas la plej frua idaĵo, aŭ la plej baza membro de tiu genro.[5][6]

La specifa epiteto (latina scienca nomo) de la Nigrakapa pasero devenas el la greka μέλας ("nigra") kaj ουρά ("vosto"),[7]dum la nomo de la genro Passer devenas el latina vorto por malgrandaj birdoj.[8]

La Nigrakapa pasero havas tri subspeciojn. La nomiga subspecio Passer melanurus melanurus troviĝas en orienta Sudafriko, oriente de la okcidento de la Liberŝtato, kaj la subspecio vicinus, kiu estas foje merĝita kun melanurus, orienten de la Liberŝtato al orienta Kablando kaj Lesoto. La subspecio damarensis havas teritorion el pleja sudaj marbordaj areoj de Angolo al Namibio, Bocvano kaj pleja okcidento de Zimbabvo, krom ĝis norda Sudafriko.[9]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Inoj ĉe akvo en Namibio

La Nigrakapa pasero loĝas en suda Afriko el Angolo suden al Sudafriko kaj orienten al Lesoto.[10] Ties originaj habitatoj estas duonarida savano, thornveld, kaj hela arbaro tipa de suda Afriko. Kiam nenomada agrikulturo alvenis en sian teritorion antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj, ĝi adaptixgis al kultivata tero. Ekde tiam ĝi moviĝis en urbojn.[11] Kiam ĝi loĝas en urbaj centroj, ĝi preferas parkojn, ĝardenojn, kaj aliajn malfermajn spacojn, kaj havas malaltan reproduktan sukceson en pli konstruitaj areoj. La Nigrakapa pasero preferas habitatojn kun jara pluvokvanto de malpli da 75 cm, kvankam en dezertaj areoj ĝi kutime troviĝas ĉe akvo.[11] Kiam ĉe la vitejoj de sudokcidenta Kablando oni eklasis kreskantajn herbojn inter vitoj pot konservi humidecon ĉirkaŭ 1956, la Nigrakapa pasero moviĝis tien. Nigrakapaj paseroj rapide formanĝis la herbosemojn kaj ekmanĝis la vinberojn. La Nigrakapa pasero estas nune grava plago por vitejoj, sed en tiuj areoj ili havas malaltan reproduktan sukceson kaj ties populacioj ne pluas sen enmigrado.[11]

Ĉe urboj, la Nigrakapa pasero konkurencas kun kaj la indiĝena Grizkapa sudpasero kaj la enmetita Dompasero.[12] Ĉar ĝi estas pli setlita ĉe homoj en sia teritorio ol ili, ĝi sukcese konkurencas kun ambaŭ specioj, kvankam eble ili malhelpas ĝin por nestumado en truoj.[11]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa pasero estas sociema, kaj vivas are, kaj kutime eĉ reproduktiĝas en kolonioj. For de homoj ĝi estas nomadeca, kaj formas arojn de ĝis 200 birdoj. Ĉe kultivejoj kaj konstruitaj areoj, ĝi formas pli malgrandajn arojn kie manĝo disponeblas por gregaro aŭ birdoj. En tiaj lokoj, ĝi asocias kun aliaj semomanĝantaj birdoj, kiaj la Dompasero, la Kablanda teksisto, kaj la birdoj de la genro Euplectes.[11] Birdoj el urbaj areoj formas arojn sezone kaj forflugas al proksima kamparo por manĝi maturan grenon, kaj revenas nokte por ripozi. For de la reprodukta sezono, birdoj de nekultivataj areoj ripozas en malnovaj nestoj aŭ densaj arbustoj, sed la birdoj de farmoj kaj urboj konstruas specialajn nestojn por ripozado.[11]

Malkutima socia kutimo estis priskribita ĉe la Nigrakapaj paseroj en Johanesburgo. Grupoj de 20 al 30 birdoj separataj el pli grandaj aroj staras kune surgrunde kun vostoj surgrunde kaj levitaj kapoj. Tiuj grupoj foje moviĝas laŭ spontanea maniero per malrapida saltetado. Ofte la birdoj ekflugas kaj ŝvebas je 30 al 60 cm supergrunde. Dum tiuj arigoj la birdoj estas silentaj kaj ne kontraŭstaras. La signifo de tiu kutimo estas nekonata, kaj ne estis konstatita en iu ajn alia pasero.[11]

La Nigrakapa pasero ĉefe manĝas semojn. Ili preferas la plej grandajn semojn de cerealoj, naturaj herboj, kaj de aliaj malgrandaj plantoj, kaj la plej favoraj estas tritiko kaj ĥakiherbo (Alternanthera caracasana). Ili manĝas ankaŭ burĝonojn kaj mildajn fruktojn, pro kio ili kaŭzas konsiderindan damaĝon al agrikulturo. Ili manĝas ankaŭ insektojn kaj ŝajne idoj estas manĝigataj nur el raŭpoj. La Nigrakapa pasero manĝas la mildajn butonojn de plantoj, kaj suĉas ĉe aloe por nektaro, sed tiuj kutimoj ne estas gravaj manĝoresursoj.[13]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Masklo manĝigante idon

La Nigrakapa pasero kutime reproduktiĝas en izolitaj kolonioj de 50 al 100 birdoj. 10 al 20 % el la paroj en ĉiu populacio nestumas for el kolonioj, pro nekonataj tialoj. Ŝajne la paroj formiĝas en la nereproduktaj aroj, sed oni ne scias kial formiĝas, aŭ ĉu la parligo estas porviva. Kiam la paro estas preta reproduktiĝi, ĝi serĉas taŭgan nestolokon, kaj pasas matenojn serĉe, kaj revenas al la aro posttagmeze. Post la selekto de la loko, ambaŭ birdoj komencas konstrui sian neston. Aliaj paroj serĉas nestolokojn proksime kaj tiele formiĝas kolonio rapide.[14]

La Nigrakapa pasero uzas varion de nestolokoj, inklude truojn kaj malfermajn lokojn. Iili preferas arbustojn kaj arbojn, ĉefe de akacio. Ili elektas truojn kaj aliajn kovritajn lokojn malpli ofte. Oni konstatis nestojn en aleroj de konstruaĵoj, sur plantoj de muroj, en truoj de terbordoj kaj en truoj de herbamasoj. Foje la Nigrakapa pasero nestumas en neuzataj nestoj de aliaj birdoj, kiaj la teksistoj kaj la hirundoj. Paroj kiuj nestumas for el kolonioj kutime elektas malaltajn arbustojn aŭ fostojn kiel nestolokoj.[14]

Nestoj situas almenaŭ je unu metro supergrunde, kaj povas esti nur je kelkaj centimetroj aparte en kolonioj. Nur la neston kaj ties plej proksiman proksimecon oni defendas kiel teritorion. Maskloj defendas sian teritorion per minacaj sintenoj kaj foje per bataletoj per bekoj surgrunde.[14]

Nestoj konstruitaj en malferma kamparo estas grandaj kaj fuŝaj kupolaj strukturoj. Nestoj estas konstruitaj ĉefe el sekaj herbo kaj bastonetoj, kun milda kovraĵo de plantamaterialo. Oni uzas ankaŭ foliojn kaj dornojn. En kavonestoj, la truo estas simple plenigata je senforma amaso de herbo kun taso de milda materialo enhavanta la ovojn interne. Kiam oni uzas neuzatajn nestojn de teksistoj, ili estas simple iome kovritaj. La nestenirejo estas flanka, kaj foje etendiĝas al tunelo. La masklo kaj la ino kunkonstruas la neston, kaj kune serĉas materialon kaj teksas ĝin.[14]

La pariĝa memmontrado estas malmulte konstatita. J. Denis Summers-Smith observis memmontradon per kiu la masklo saltetis ĉe la ino en arbo, subenigante siajn flugilojn kaj ŝveligante la brunkolorajn plumojn de sia dorso. Grupoj de du aŭ pli da maskloj estis observataj persekute de ino. Ĉe la Dompaseroj ekzistas simila memmontrado, kie la ino kiu ne pretas kopulacii estas ĉasata de sia partnero, kiu foje estas akompanata de aliaj maskloj. Oni ne scias ĉu la memmontrado ĉe la Nigrakapa pasero havas similan signifon. Kiam pretas kopulacii, la ino kaŭriĝas petante tion kaj ĝi estas surigita de la masklo.[15]

Ovaroj enhavas 2 al 6 ovojn, sed plej tipe 3 aŭ 4. Ovaroj estas des pli grandaj ju pli sude, kaj dum la centro de la reprodukta sezono.[15]

Ambaŭ partneroj kovas la ovojn dumtage, laŭvice post 10 aŭ 15 minutoj. Nokte nur la ino kovas la ovojn, dum la masklo ripozas ĉu for ĉu en la nesto. Ĉe paroj reproduktantaj for de kolonioj, birdoj elnestiĝas por lokigi la partneron post aŭdi ties alproksimiĝon. Inter koloniaj paroj, la kovanta birdo atendas ĝis kiam la partnero alvenas en la nesto, por eviti ke aliaj birdoj eniru en la nesto.[15] Kovado ŝajne komencas antaŭ kiam la ovodemetado finis, kaj daŭras 12 al 24 tagojn. Eloviĝo okazas dum 2 aŭ 3 tagoj kaj pluas kovado ĝis kiam plumoj disvolviĝas kaj okuloj malfermiĝas kvin tagojn post eloviĝo. La idoj estas manĝigataj per insektoj ĝis kiam okazas elnestiĝo post 16 al 25 tagoj post eloviĝo, tipe 17. Post tio la idoj ankoraŭ estos manĝigataj dum unu aŭ du semajnoj. Dum idomanĝigado, la ino dominas super la masklo.[15]

La Nigrakapa pasero estas ofte gastiganto de la Strikapa smeraldokukolo.[16]

Oni konstatis kazojn de hibridiĝo kun la Dompasero, kun la Grizkapa sudpasero, kaj kun la Orpasero.[17]

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa pasero estas familiara birdo de homaj setlejoj en plej parto de suda Afriko.

La Nigrakapa pasero aperis en kelkaj moneroj de sudafrikaj randoj,[18] kaj en poŝtmarkoj de Lesoto kaj de Centrafrika Respubliko.[19]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Clement, Harris & Davis 1993, paĝoj 456–457
  2. Summers-Smith 1988, p. 68
  3. 3,0 3,1 3,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 76–77
  4. Summers-Smith 1988, p. 305
  5. Allende, Luis M.; Rubio, Isabel; Ruíz-del-Valle, Valentin; Guillén, Jesus; Martínez-Laso, Jorge; Lowy, Ernesto; Varela, Pilar; Zamora, Jorge; Arnaiz-Villena, Antonio (2001). "The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes", gazeto : Journal of Molecular Evolution, volumo : 53, paĝoj : 144–154 (PDF)
  6. González, Javier; Siow, Melanie; Garcia-del-Rey, Eduardo; Delgado, Guillermo; kaj Wink, Michael, Phylogenetic relationships of the Cape Verde Sparrow based on mitochondrial and nuclear DNA, konsultita la 7an de februaro 2010, Systematics 2008, Göttingen, 2008 [1]
  7. Gotch 1996, paĝoj 442–443
  8. Summers-Smith 1988, p. 13
  9. Summers-Smith 2009, p. 800
  10. "iucn"
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 Summers-Smith 1988, paĝoj 70–71
  12. (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, 11–29. ISBN 83-01-08460-X. 
  13. Summers-Smith 1988, p. 77
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Summers-Smith 1988, paĝoj 71–72
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Summers-Smith 1988, paĝoj 73–75
  16. Dean, W. R. J.. (1997). The Atlas of Southern African Birds 1. BirdLife South Africa. 
  17. McCarthy 2006, paĝoj 268–267
  18. One Cent (1c) (2008). Alirita 25a Majo 2010.
  19. Scharning, Kjell. Cape Sparrow stamps. Theme Birds on Stamps. Alirita 25a Majo 2010.

Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]