Nigrakapa vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakapa vireo
Nigrakapa vireo
Nigrakapa vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. atricapilla'
Vireo atricapilla
(Woodhouse, 1852)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrakapa vireo, Vireo atricapilla, estas malgranda nearkta birdo indiĝena de Usono kaj Meksiko. Ĝi estis listita kiel endanĝerita specio en Usono el 1987. La IUCN listas la specion kiel Vundebla.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa vireo estas paserina birdo ĉirkaŭ 12 cm longa. Masklaj plenkreskuloj estas olivverdecaj supre kaj blankecaj sube kun palflavaj flankoj. La krono kaj supra duono de la kapo estas nigra kun partaj blankaj okulringo kaj bridoj kiuj formas kontrastan zonon kvazaŭ eltonditan per mallerta tondististo kiu havigas al la birdo aspekton kvazaŭ kiel kun okulvitro. La iriso estas brunecruĝa kaj la beko estas nigra. En la flugiloj videblas du nigraj strizonoj kaj ĉe ŝultroj du flavecaj pli mallarĝaj strioj. Inoj estas pli senkoloraj ol maskloj kaj havas ardezgrizajn kronon kaj subajn partojn iom nuance al verdecflava. Junuloj estas pli brunaj. Unujaraj maskloj estas intermezaj laŭ koloro inter masklaj kaj inaj plenkreskuloj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La masklo kaj ino de paro kunlaboras por nestokonstrudo kaj kovado. La ino kovas la idojn, dum la masklo havigas plej parton de la manĝo dum la idofazo. Kutime la ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. La kovado daŭras 14 al 17 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 10 aŭ 12 pluaj tagoj. Reproduktantaj paroj kapablas produkti pli da unu ovodemetado ĉiun reproduktan sezonon. La masklo zorgas kelkajn aŭ ĉiujn el la idoj, dum la ino renestumas – foje kun alia masklo.

Tiuj birdoj estas insektomanĝantaj, kaj skaraboj kaj raŭpoj formas grandan parton de la dieto.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Nigrakapaj vireoj reproduktiĝas en densaj arbustecaj areoj kun disaj arboj ĉefe kverkoj. Taŭga alto kaj denseco estas gravaj kialoj de la reprodukta sukceso de tiu specio. Juniperoj ŝajne ne tiom gravas. Foliaro kiu etendas al la grundonivelo estas plej grava postulo por nestumado. Plej parto de nestoj estas inter 35 kaj 125 cm super grundonivelo kaj estas kaŝitaj el vido per foliaro. Teritorioj estas foje situaj sur klinaj deklivoj, kie arboj estas ofte grupigitaj kaj intermezaj laŭ alto. Ĉegrunde la preferata habitato de la Nigrakapa vireo estas miksaĵo de arbustoj kaj pli malgrandaj arboj kiuj averaĝe estas el 2.5 al 3.5 m altaj. Nigrakapaj vireoj ne uzas lokojn kie multaj arboj estas tute altaj.

Masklo kantas el arbo en Teksaso

En Meksiko, ili reproduktiĝas je altoj de 1,000-2,000 m. Ili vintrumas el malaltaj teroj ĝis 1,600 m, ofte en arida decidua arbustaro kaj arbusteca makiso asocia kun varia arbartiparo.

La historia reprodukteja distribuado de la Nigrakapa vireo etendas suden el sudcentra Kansaso tra centra Oklahomo kaj Teksaso al centra Coahuila, Meksiko. Nuntempe la teritorio etendas el Oklahomo suden tra la Ebenaĵo Eduarda kaj la Nacia Parko Big Bend, Teksaso, al almenaŭ Sierra Madera en centra Coahuila, Meksiko. En Oklahomo, la Nigrakapa vireo troviĝas nur en la kantonoj Blaine, Klivlando, kaj Komanĉe. La vintra teritorio de tiu vireo ne estas bone konata. Oni supozas, ke ĝi vintras laŭlonge de la okcidenta marbordo de Meksiko el suda Sonora al Guerrero.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa vireo estas minacata de la nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro (Molothrus ater), de la homa ĝenado kaj de habitatoperdo pro urbanizado, incendioj, troa paŝtado kaj kontraŭarbusta kontrolo. La nombro de ekzempleroj estas ĉirkaŭkalkulita en 8,000 kaj malpliiĝas en teritorio de ĉirkaŭ 278,000 km². Oni ne certas pri la populacioj de Teksaso kaj Meksiko kaj la malpliiĝo ne uniformas, ĉar la specio iom stabilas en la sudaj 25-30 % de la historia reprodukta teritorio kaj konservisma agado haltis la malpliiiĝon en aliaj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj