Nigrakapuĉa oriolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapuĉa oriolo
Nigrakapuĉa oriolo
Nigrakapuĉa oriolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Orioledoj Oriolidae
Genro: Oriolus
Specio: O. xanthornus'
Oriolus xanthornus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pluvobano en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Nematurulo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Nigrakapuĉa oriolo supre dekstre kompare kun aliaj orioloj de la mondoregiono

La Nigrakapuĉa oriolo, Oriolus xanthornus, estas membro de la familio de orioledoj de paserinaj birdoj kaj estas nemigranta reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten al Indonezio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La masklo estas ege rimarkinda, kun la tipa plumarkoloraro de orioloj nome nigra kaj flava. Fakte la plumaro estas hegemonie flava, kun klare markita nigra kapuĉo el la nuko ĝis la supra brusto kiu ege kontrastas kun la ĝenerala flava koloro. En tiu kapuĉo kontrastas ankaŭ la longa fortika rozkolora beko kaj la grenatkolora okulo kun iom da heleca okulringo. Krom la nigra kapuĉo estas nigro ankaŭ en flugiloj, kie videblas ripoze du klaraj flavaj markoj (unu en centro de la suba bordo de flugiloj kaj alia pli ĉe la pugo) kaj en la centro de la vosto, dum estas ankaŭ flavaj la bordo kaj la eksteraj vostoplumoj. En la ĝenerale sulfurflava koloro rimarkeblas iom da malhelflava nuanco en supraj dorso kaj brusto.

La ino de la Nigrakapuĉa oriolo estas ne tiom kolora birdo kun verdecaj subaj partoj, sed ankaŭ ŝi havas la nigran kapuĉon. Junuloj estas kiel inoj, sed havas malhelan striadon en la subaj partoj, kaj ties kapuĉo ne estas tute nigra, ĉefe en gorĝo.

La nigra kapo de tiu specio estas ties distingilo (de tie devenas la nomo) kaj evidenta distingilo disde la Ororiolo, Oriolus oriolus, kiu estas somera vizitanto en norda Barato.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Orioloj kutime estas timidaj, kaj eĉ la masklo estas malfacile videbla en la miksaĵo de flavo kaj verdo en la arbarkupolo. Ĝi estas birdo de malfermaj arbaroj kaj terkultivejoj. La nesto estas konstruita en arbo, kaj enhavas du ovojn. La manĝo estas insektoj kaj fruktoj, ĉefe figoj, troveblaj en la arbarkupoloj kie la orioloj pasas multan tempon.

La flugo de Nigrakapuĉa oriolo estas kvazaŭ kiel tiu de Turdo, forta kaj rekta kun neprofundaj plonĝoj en longaj distancoj.

La Novmondaj orioloj estas similaj birdoj laŭ aspekto al la Orioledoj, sed ili estas de tute nerilata familio de ikteredoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]