Nigrakola gruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakola gruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruoj Grus
Specio: G. nigricollis
Grus nigricollis
Przhevalsky, 1876
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nigrakola gruo (Grus nigricollis) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de gruedoj estas rara specio propra al Ĉinio, Ladaĥo kaj Tibeto, kiu videblas nur en Tibeto, Ĉinghaj, Siĉŭan, Junnan kaj Gujĝoŭ. Ĝi longas 1,2 metrojn kaj pezas pli ol 6 kilogramojn. Ilia aspekto ne estas rava, sed eleganta. Escepte de la nigraj plumoj ĉe la kapo, kolo, vosto kaj la malantaŭaj partoj de la flugiloj, la gruo estas kovrita de grizblankaj plumoj. Kvankam la plumkoloro kaj vivloko de la nigrakola gruo estas tute malsamaj ol tiuj de la ruĝverta gruo, tamen ili havas multajn trajtojn komunajn: ili havas ruĝan verton, kiu ĉe la nigrakola gruo estas ne klare rimarkebla pro la kovrado de la nigraj plumoj; iliaj krio kaj pozo tenata dum kriado estas tre similaj, nur la nigrakolaj gruoj, ĉu maskla, ĉu femala, ĉiuj ne levas siajn flugilojn dum la kriado; kaj krome la ovokovado de la du-specaj gruoj bezonas 31-33 tagojn. La gruoj de la du malsamaj specoj povas libere pariĝi inter si kaj generi idojn, se ili estas mikse bredataj. La nigrakolaj gruoj vivas sur montoj 2 500 - 5 000 metrojn super la marnivelo. Ili manĝas ĉefe sovaĝajn herbojn kaj semojn en marĉoj, kaj ege amzorgas siajn idojn. Kiam ajn kaj kie ajn ili kaptas muŝojn, abelojn kaj formikojn, ili certe reportas ilin hejmen por nutri siajn idojn. Se aglo kaj vulturo atakas ilin, ĉi tiuj kune batalas brave por protekti la idojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

blankkapa gruo