Nigrakoluma barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakoluma barbulo
Nigrakoluma barbulo
Nigrakoluma barbulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Libiedoj Lybiidae
Genro: Lybius
Specio: L. torquatus
Lybius torquatus
(Dumont, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakoluma barbulo (Lybius torquatus) estas birdospecio de la grupo de Afrikaj barbuloj. Barbuloj kaj tukanoj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. La barbuloj ricevas sian nomon pro bridaj harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Lybius torquatus
Lybius torquatus

Ĝi havas grizbrunecajn dorson kaj flugilojn kun flugilplumoj kun blankecaj bordoj. La subaj partoj estas blankecaj kun flavecaj nuancoj. La plej rimarkindaj ecoj estas ĉe la kapo, kie estas ampleksa tre nigra zono klare markita kiu kovras kapon, kolon kaj supran bruston. Ene de ĝi estas ne tiom klare bordita sed tre ruĝa kaj kontrasta areo en frunto, antaŭa krono, vizaĝo, gorĝo kaj centra supra brusto, kio lasas sube la nigran bordon kiu aspektas kiel kolumo, kio nomigas la specion kaj en la latina torquatus kaj en kelkaj lingvoj, kiel Esperanto. La okulo estas ene de tiu ruĝega areo, la okuliriso estas malhelruĝa kaj la ĉirkaŭ okula haŭtaĵo nigra. La beko estas, kiel ĉe aliaj samfamilianoj, tre fortika, ĉefe ĉebaze kaj montras bridajn harecplumojn ĉirkaŭ la bekobazo.

Ĝi troviĝas en subsahara Afriko tra Angolo, Bocvano, Burundio, Kongo Kinŝasa, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Temas pri gregema specio, kiu ofte agadas kunlabore por forpeli entrudulojn kaj ripozas kune en nestotruoj. La flugo estas rekta kun laŭta fajfado de flugiloj.[1]

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Lybius torquatus bocagei (Sousa, 1886)
  • Lybius torquatus congicus (Reichenow, 1898)
  • Lybius torquatus irroratus (Cabanis, 1878)
  • Lybius torquatus pumilio Grote, 1927
  • Lybius torquatus torquatus (Dumont, 1816)
  • Lybius torquatus vivacens Clancey, 1977
  • Lybius torquatus zombae (Shelley, 1893)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberts' Birds of Southern Africa ISBN 0-620-17583-4