Nigrakrona batmocerko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakrona batmocerko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Bathmocercus
Specio: B. cerviniventris'
Bathmocercus cerviniventris
(Sharpe, 1877)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrakrona batmocerko (Bathmocercus cerviniventris) estas afrotropika specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi troviĝas en tre fragmentataj teritorioj de landoj de la Golfo de Gvineo en Afriko nome en Eburbordo, malmulte en Ganao, kaj ĉefe en Gvineo, Liberio kaj Siera-Leono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, marĉoj, kaj humidaj montararbaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu estas 12-13 cm longa malgranda, ruĝecbruna kaj nigra cistikoledo. Nigraj kapo (kio nomigas la specion) kaj brusto kun brunaj ventro ( kio nomigas la specion en la latina scienca nomo cerviniventris) kaj flankoj. Brunaj supraj partoj, kun malhelaj flugiloj kaj vosto. Inoj estas pli helbrunaj kun iom pli pala gorĝo, do estas iom da seksa duformismo. La voĉo estas distinga trinota, penetra, insekteca fajfo. Ili movas la voston.

Ili troviĝas en densa duaranga vegetaĵaro ĉe malgrandaj riveroj kaj rojoj ĉe variaj arbartipoj. Ili manĝas ĉegrunde, ĉiam en paroj, senvertebrulojn. Plej verŝajne ovodemetado okazas en majo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.