Nigramakula Kontraŭkorporacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nigramakula Kontraŭkorporacio (angle Blackspot Anticorporation) estas projekto de AdBusters. La projekto estas eksperimento de "kontraŭ-kapitalismo". La ĉefa celo de la projekto estas gajni merkatporcio en merkatoj dominitaj per korporacioj.

Nigramakulaj Sportŝuoj[redakti | redakti fonton]

Iliaj unuaj produktaĵoj estas ŝuoj, kiuj uzas veganismajn normojn kaj estas farataj de organika kanabo. Nigramakulaj Sportŝuoj estas manufakturataj per portugalaj sindikatanoj kaj figuras nombron da "kontraŭ-logotipoj" sur la flanko, piedfingrumo, kaj ŝukadro kiuj estas permane desegnataj, nekopirajtitaj nigraj, blankaj, kaj ruĝaj makuloj. Aĉetantoj ricevas unu porcion de la korporacio kaj la rajto voĉdoni pri estontecaj entreprenoj konsiderotaj per la kontraŭkorporacio. La dua sportŝuo, la Unswoosher, estas ankaŭ farata de knabao sed ankaŭ enhavas plandumon faritan de recikligitaj [aŭtopneŭmatikoj. La nomo "Unswoosher" rekte kontraŭas la korporacion Nike; la fama logotipo de Nike nomiĝas "sŭuŝo" en la angla, do la nomo "Unswoosher" signifas je "Sensŭuŝiganto."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]