Nigramara floto de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigramara floto de Rusio
emblemo
floto de Rusio
Komenco 13-a de majo 1783 vd
Antaŭe Black Sea Fleet of the Soviet Navy vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Sebastopolo
Fondinto(j) Grigorij Potjomkin vd
vdr
Emblemo de la Nigramara floto

La Nigramara floto (ruse Черноморский флот [ĉernaMORskij flot]) estas parto de la marfortoj de Rusio (pli frue tiu de Sovetunio kaj de Rusia Imperio), kiu agadas en la Nigra maro kaj en la Mediteraneo.

Baziĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi baziĝas en diversaj havenoj de la Nigra kaj Azova maroj. La ĉefbazo estas en Sebastopolo, Krimeo. Etaj partoj de la floto lokiĝas en Teodozio kaj urboj de Krasnodara regiono de Rusio: Novorossijsk, Tuapse, Temrjuk.

Historio[redakti | redakti fonton]

La floton fondis en 1783 carino Katarina la 2-a. La unuaj ŝipoj venis el la Azova flotilo, fondita de la caro Petro la Granda en 1695. La floto rapide fortiĝis per novaj ŝipoj kaj batalis en la 18- kaj 19-aj jarcentoj kontraŭ la turka kaj franca imperio. Unu eskadro — sub komandado de admiralo Fjodor Uŝakov — batalis kun la turkoj kontraŭ la francoj en la Mediteraneo.

Kvankam la floto estis sukcesa kontraŭ la turkoj en la Krimea milito (18531856), post apero de la brita kaj franca floto ĝi agadis ĉefe pasive kaj defende. Kiam oni okupis Sebastopolon en 1856, oni eksplodigis la ŝipojn. En la Pactraktato de Parizo, la Nigra maro estis neŭtraligita kaj estis malpermesita por Rusio havi pli da batalŝipoj ol Turkio. Tiu limigo estis neniigita en 1871 en la Londona Pontuskonferenco.

Post la Oktobra revolucio en Rusio, la Nigramara floto venis sub regadon de la bolŝevikoj. Por ke la kontraŭrevolucianoj ne akiru la floton, Lenin ordenis la 18-an de junio 1918 memsinkigon de la floto.

La floto estis revivigita post la sukcesa venko de la bolŝevikoj en la interna milito. Tiam oni levis la sinkigitajn ŝipojn el la maro kaj konstruis novajn. Dum la Dua mondmilito, la floto aktive batalis kontraŭ la germanoj kaj ties aliancanoj.

Post la Dua mondmilito, la floto estis modernigita. La valoro de la floto malaltiĝis, post kiam Turkio membriĝis en la NATO en 1952. Post disfalo de Sovetunio, Rusio kaj Ukrainio dividis la floton, dum Rusio havas rajton daŭre uzi la mararmean bazon en Sebastopolo.

Rusio planas alilokigi la ĉefan bazon de la Nigramara floto al Novorossijsk.

La ŝiparo en 2022 estis uzita por apogo de la invado de Rusio en Ukrainion dum kiu en Nigra Maro sinkis ĝia flagŝipo Moskva, kaj la 4-an de aŭgusto estis damaĝita en Novorossijsk alia granda militŝipo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]