Nigramentona iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigramentona iktero
Nigramentona iktero
Nigramentona iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. gularis'
Icterus gularis
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigramentona iktero, Icterus gularis, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Ĝi troviĝas disvastigata en subtropikaj malaltaj teroj en Meksikio ĉe la Golfo de Meksiko kaj norda Centrameriko, ĉe la marbordo de Pacifiko kaj interne. Ĝi povas troviĝi ankaŭ en la suda pinto de Teksaso, (loke nomata Valo Rio Grande).

Ĝi estas 25 cm longa kaj 56 g peza, kaj pro tio ĝi estas la plej granda iktero de la genro Icterus. Tiu estas birdospecio kun ĉefe sulfurflava plumaro. Maskla plenkreskulo havas malgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kiu pluas kaj kovras iomete la gorĝareon, kio nomigas la specion kaj rekte en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie gularis aludas al gorĝo. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras ne markatajn blankajn flugilstriojn kaj ankaŭ ne larĝan flavan ŝultromakulon. La beko estas tre fortika ĉebaze kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

Tiu birdo nestumas en malfermaj arbaroj. La nesto estas tre longa teksita saketo, ligata al fino de horizontala arbobranĉo, foje al telefonfosto.

Tiu birdo manĝas alte en arbo, foje ĉe subkreskaĵaro. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn.

Tiuj birdoj estas konstante loĝantaj birdoj, kaj malkiel la migrantaj ikteroj kiuj reproduktiĝas en Usono, tiu specio estas kazo de seksa unumorfismo -- kaj maskloj kaj inoj havas prilaboratajn kolorojn kaj bildon.

Referencoj

Plia legado

  • Brush, T. kaj Barbara Y. Pleasants (2005). Altamira Oriole (Icterus gularis). The Birds of North America Online. (A. Poole, Ed.) Ithaca: Cornell Laboratory of Ornithology; Retrieved from The Birds of North American Online database.
  • Flood NJ. (1989). Coloration in New World Orioles 1. Tests of Predation-Related Hypotheses. Behavioral Ecology & Sociobiology. vol 25, no 1. p. 49-56.
  • Gorena RL. M.S. (1995). Feeding and nesting ecology of the great kiskadee, Pitangus sulphuratus texanus (Passeriformes: Tyrannidae) in the lower Rio Grande Valley, Texas. The University of Texas - Pan American, United States -- Texas.
  • Hathcock CR. M.S. (2000). Factors affecting reproductive success in hosts of the bronzed cowbird (Molothrus aeneus) in the lower Rio Grande Valley, Texas. The University of Texas - Pan American, United States -- Texas.
  • Hathcock CR & Brush T. (2004). Breeding abundance and nest-site distribution of the Altamira oriole at Santa Ana National Wildlife Refuge, Texas. Southwestern Naturalist. vol 49, no 1. p. 33-38.
  • Ortiz-Pulido R. (2000). Abundance of frugivorous birds and richness of fruit resource: Is there a temporal relationship?. Caldasia. vol 22, no 1. p. 93-107.
  • Pleasants BY. (1981). Aspects of the Breeding Biology of a Subtropical Oriole Icterus-Gularis. Wilson Bulletin. vol 93, no 4. p. 531-537.
  • Thurber WA & Villeda A. (1980). Notes on Parasitism by Bronzed Cowbirds Molothrus-Aeneus in El-Salvador. Wilson Bulletin. vol 92, no 1. p. 112-113.

Hibridado

  • Patrikeev, Michael, Jack C. Eitniear, Scott M. Werner, Paul C. Palmer (2008) Interactions and Hybridization between Altamira and Audubon's Orioles in the Lower Rio Grande Valley Birding 40(2):42-6

Eksteraj ligiloj