Nigrapieda albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrapieda albatroso
Nigrapieda albatroso
Nigrapieda albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebastria
Phoebastria nigripes
(Audubon, 1839)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrapieda albatroso (Phoebastria nigripes) estas granda marbirdo el Norda Pacifiko de la albatrosa familio de Diomedeedoj. Ĉirkaŭ 97.5% de la populacio troviĝas ĉe la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj. Ĝi estas unu el tri specioj de albatrosoj kiuj teritorias en la norda hemisfero, nestumantaj en izolaj tropikaj insuloj. Malkiel multaj albatrosoj, ĝi havas malhelan plumaron.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Nigrapiedaj albatrosoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]

La specia epiteto de nigripes derivas el du latinaj vortoj, nome niger signifas nigra, kaj pes signifas piedo,[4] tiele ĉio kongruas kun la komuna nomo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrapieda albatroso estas malgranda membro de la familio (ĉar ili estas grandaj kompare kun plej aliaj marbirdoj) kiu havas preskaŭ tute nigran plumaron. Kelkaj plenkreskuloj montras blankajn subvostajn kovrilojn, kaj ĉiuj plenkreskuloj havas blankajn markojn ĉirkaŭ la bazo de la beko kaj antaŭ la okulo. Dum la birdoj pliaĝas ili akiras pli da blanko ĉe la bekobazo.[5][6] Ties beko kaj piedoj estas ankaŭ tute malhelaj. Ili havas nur ununuran plumaron,[5][7] tio estas ili ne havas reproduktan plumaron diferencan. Ili estas 68 al 74 cm longaj,[8] havas enverguron de 190 al 220 cm,[6][9][10] kaj pezas 2.6 al 4.3 kg.[11] Maskloj, averaĝe 3.4 kg, estas pli grandaj ol inoj, averaĝe 3 kg.[5]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Nigrapieda albatroso, kun la Lajsana albatroso kaj la rara Mallongvosta albatroso, estas la tri specioj de albatrosoj kiuj havas teritoriojn en la norda hemisfero, male al la cetero de la familio kiu havas teritoriojn el Ekvatoro sude. Estas almenaŭ 12 konataj reproduktaj lokoj, sed 97.5% el la totala populacio troviĝas kolonie sur izolaj insuloj de Nordokcidentaj Havajaj Insuloj, el Kure-atolo al insulo Kaula,[12] (kiaj Lajsano, Midvejo, kaj la Francfregataj Sablejoj). Oni povas trovi ankaŭ malgrandajn populaciojn en insuloj de Japanio nome Insulo Toriŝima, Boninoj, kaj Senkaku-insuloj, kaj en insulo ĉe la marbordo de Meksiko, ĉefe en Insulo Guadalupe.[13] Ili estis formortigitaj el Iwo Jima, Agrihan, Bokak-atolo, Minami-Tori-ŝima, Vejkinsulo, kaj Jonstonatolo.[12] Ties teritorio varias ĉe maro dum la diversaj sezonoj (disige ege for el la reproduktejaj insulo kiam la idoj estas pli aĝaj aŭ ili ne havas idojn) sed ili uzas grandajn areojn de Norda Pacifiko, kaj manĝas el Alasko al Kalifornio kaj Japanio; tamen ili preferas la nordorientan Pacifikan Oceanon.[13] Ili multe koincidas en reprodukta kaj manĝa teritorioj kun la aliaj du specioj de nordaj albatrosoj, kvankam la aliaj du havas teritoriojn pli norde en la Beringa Maro ol la Nigrapieda albatroso. Ili estis foje vidataj en la suda hemisfero.[13]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties voĉo gamas el ŝrikoj kaj kriĉoj dum lukto pro manĝo al beko-klapado, fajfoj, gruntoj,[7] kaj kvakoj dum pariĝado.[6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Nigrapieda albatroso, kiel la cetero de ties familio, formas longdaŭrajn parligojn kiuj daŭras porvive. Post elnestiĝo la birdoj revenas al la kolonio post tri jaroj, kaj pasas du jarojn por konstruo de la nesto, dancad kaj kunvivado kun eblaj partneroj, kutimaro kiu plej verŝajne evoluis al certigo pri maksimuma fido inter la partneraj birdoj (idozorgado de albatrosido estas granda energia investo, kaj longa pariĝada periodo certigas al ambaŭ birdoj ke la partnero estas fidinda). Ili ekreproduktiĝas post ĉirkaŭ sep jaroj.[6]

Nestoj estas simplaj depresioj elfositaj en la sablo,[13] sur kiu la ino demetas ununuran ovon blankecan kun ruĝecbrunaj punktetoj.[6][7] Tiu ovo estos kovata dum pli ol du monatoj (65 tagoj). Ambaŭ gepatroj kovas la ovon, kaj la masklo kovas pli ol la ino kiu foriras el la nesto tuj post eloviĝo por rekuperi rezervojn uzitajn por la ovodemetado. La averaĝa tempo pasata en kovadaj vicoj estas 18 tagoj. Tamen la partneroj povas atendi ĝis 38 tagoj ĝis esti liberigitaj, kaj se io okazas al la partnero, la alia estis foje registrita kovanta dum 49 tagoj sen manĝo aŭ akvo.

La ido estas kovata dum 20 tagoj fare de siaj gepatroj, post kio ambaŭ gepatroj lasas la neston kaj revenas nur por nutri la idon. La ido estas manĝigata per regurgitado de manĝo kiam tiu frapas per sia beko ene de tiu de la patro. Elnestiĝo okazas post 140 tagoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Nigrapieda albatroso manĝas en pelagaj akvoj, kie prenas fiŝojn, ĉefe ovojn de flugofiŝoj, kalmaroj kaj je malpli etendo krustuloj. Ili konsumas ankaŭ flosantajn rubojn, inklude plaston,[6][13] kio kompreneble ne multan profiton havigas.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[13]
Reprodukta Loko Reproduktaj Paroj Tendenco
Midvejo 24,000 -9.6% el 1992 al 2001
Lajsano 21,000 -9.6% el 1992 al 2001
Francfregataj Sablejoj 17,895 -9.6% el 1992 al 2001
Toriŝima 1,218 Nekonata
Boninoj 23 Nekonata
Insulo Guadalupe 337 Nekonata
Aliaj insuloj ĉe marbordoj de Meksiko 63 Nekonata
Totalo 64,500 -60% dum 56 jaroj

La Nigrapieda albatroso estas konsiderata vundebla fare de la IUCN,[14] ĉar ĝi estas kaptata akcidente fare de multhokadaj fiŝkaptejoj. Ĉirkaŭkalkule 4,000 estas kaptitaj ĉiujare, baze sur nombroj de 1990; aliaj ĉirkaŭkalkuloj metas la nombron ĉe 8,000,[13] kvankam pli ĵusaj nombroj estas ĉe ĉirkaŭ 6,150 jare kun majoritato de mortoj fare de fiŝkaptadaj ŝiparoj de Tajvano kaj Japanio. Ĝi estas vundebla ankaŭ al naftoverŝado kaj al ingestado de flosantaj plastoj, kio malpliigas la spacon en la stomako disponebla por manĝo alportota al la ido. Fine ankaŭ vulkanaj eruptoj en Toriŝima estas minaco.

La Nigrapieda albatroso havas loĝan teritorion de 37,600,000 km² kaj reproduktan teritorion de nur 28 km², kun populacio de 129,000 plenkreskuloj. El tiuj birdoj 24,000 paroj reproduktiĝas en Midvejo kaj 21,000 paroj en Lajsano. Toriŝima havas 1,218 parojn, la Boninoj havas 23 parojn kaj estas ĉirkaŭ 400 paroj en la ĉebordaj meksikaj insuloj kun 337 en Insulo Guadalupe. Ĉiuj el tiuj nombroj venas el ĉirkaŭkalkuloj de 2005 al 2007.[13]

Ĉiuj ties nestolokoj en Usono estas protektitaj, kun ĉirkaŭ areo de 93 km. Ene de tiu protektita zono estas malpermesita la multhokada fiŝkaptado. Preskaŭ 80% el la reprodukta populacio estas kalkulita aŭ ekzemplerita ĉiujare kaj plej fiŝkaptejoj uzas marbirdan evitopraktikon.[13]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 5,2 Floyd, Ted (2008)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Udvarty, M. D. (1994)
  7. 7,0 7,1 7,2 Peterson, R. T. (1961)
  8. del Hoyo, J. Elliott, A. kaj Sargatal, J. Handbook of the Birds of the World Lynx Edicions, Barcelona
  9. Dunn, J. L. & Alderfer, J. (2006)
  10. [1] Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (2011)
  11. Brooke, Michael, Albatrosses and Petrels across the World (Bird Families of the World). Oxford University Press (2004), ISBN 978-0-19-850125-1
  12. 12,0 12,1 American Ornithologists' Union (1998)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 13,7 13,8 BirdLife International (2008)(a)
  14. BirdLife International (2012). Phoebastria nigripesInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  • Brands, Sheila. Systema Naturae 2000 / Classification - Diomedea subg. Phoebastria -. Project: The Taxonomicon (2008-08-14). Alirita 22 Feb 2009.[rompita ligilo]
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Dunn, Jon L.. (2006) “Albatrosses”, National Geographic Field Guide to the Birds of North America. Washington D.C.: National Geographic Society. ISBN 978-0-7922-5314-3.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Floyd, Ted. (2008) “Tubenoses: Albatrosses, Shearwaters & Petrels, and Storm-petrels”, Smithsonian Field Guide to the Birds of North America. New York, NY: HarperCollins Publishers. ISBN 978-0-06-112040-4.
  • Gotch, A. F.. [1979] (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. Nov-Jorko, NY: Facts on File, p. 191. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Peterson, Roger T.. (1961) “Albatrosses :Diomedeidae”, A Field Guide to Western Birds, Peterson Field Guide 2. Boston, MA: Houghton Mifflin, p. 8. ISBN 978-0-395-13692-8.
  • Udvarty, Miklos, D. F.. (1977) National Audubon Society Field Guide to North American Birds, National Audubon Field Guide Series Birds (Western Region). New York, NY: Alfred A. Knopf, p. 357–358. ISBN 0-679-42851-8.
  • Whittow, G. Causey. 1993. Black-footed Albatross (Diomedea nigripes). In The Birds of North America, No. 65 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]