Katmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigrapinta mevo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Katmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Katmevo 'Larus crassirostris'
Louis Jean Pierre Vieillot 1818
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Katmevo, Nigravosta mevoNigrapinta mevo, (Larus crassirostris) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj, kiu vivas en orienta Azio kaj pli precize kaj pli precize en plej sudorienta Siberio, Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Ĝi estas vaganta ĝis Alasko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri granda mevo 46 cm longa kun enverguro de 126 ĝis 128 cm. Kiel multaj aliaj mevoj ĝi havas blankajn kapon, kolon, bruston, ventron kaj pugon kaj grizajn dorson kaj flugilojn kun mallarĝa blanka malantaŭa bordo kaj malhelaj flugilpintoj. La vosto havas rimarkindan tre larĝan nigran antaŭfinan strion, kio nomigas la specion. Ĝi havas flavajn krurojn kaj bekon kun ruĝa makulo ĉepinte kaj nigra antaŭfina ringo. La irizo estas flava kaj la okulringo ruĝa. Tiu mevo atingas plenkreskulan plumaron post 4 jarojn: unujaruloj havas tre brunajn dorson kaj flugilojn, blankan pugon kaj nigran voston; dujaruloj estas iom malpli brunaj kaj pli grizaj kaj ekhavas blankajn bordojn en flugiloj kaj vosto. Kiel la loka nomo sugestas, tiu birdo havas katecan voĉon de kie venas la nomoj japana Umineko (markato) kaj korea Gwaeng-yi mevo, tio estas "kato" mevo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Katmevo manĝas ĉefe etajn fiŝojn, moluskojn, krustulojn kaj viscerojn. Ĝi ofte sekvas ŝipojn por profiti restaĵojn kaj ankaŭ rabas manĝaĵojn el aliaj marbirdoj.

Ĝi estas kolonia nestulo, kun kolonioj formitaj en aprilo. La ino demetas 2-3 ovojn komence de junio. Kovado daŭras ĉirkaŭ 24 tagojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]