Nigreca turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigreca turdo
Nigreca turdo
Nigreca turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. nigrescens'
Turdus nigrescens
(Cabanis, 1860)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

la Nigreca turdo (Turdus nigrescens) estas granda birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Ameriko. Ĝi estas endemia de la altaj teroj de Kosta-Riko kaj okcidenta Panamo.

Temas pri abunda birdo de malfermaj areoj kaj bordoj de arbaroj de kverkoj kutime super 2200 m de altitudo. Ili konstruas tre herbokovritan tasforman neston en arbo 2-8 m supergrunde, kie la ino demetas 2 senmarkajn verdabluajn ovojn inter marto kaj majo.

La Nigreca turdo similas aliajn speciojn de la genro Turdus laŭ ĝenerala aspekto kaj kutimoj. Ĝi estas 24-25.5 cm longa, kaj pezas 96 g mezaveraĝe. La plenkreska masklo estas brunecnigra kun nigraj flugiloj kaj vosto, kaj nigreca areo inter la oranĝa beko kaj la okulo. La gamboj kaj nuda okulringo estas oranĝaj kaj la iriso estas palgriza. La ino estas simila, sed pli bruna kaj iom pli pala, kaj havas flavoranĝajn nudajn partojn. Junuloj similas al plenkreska ino, sed havas senkolorajn aŭ oranĝajn striojn en kapo kaj supraj partoj kaj malhelan punktojn en la subaj partoj. Do ĝenerale temas pri nigreca turdo, kio pravigas ĝian nomon en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie nigrescens signifas same “nigreca”.

Du ŝajne similaj parencoj kunhavas la teritorion de tiu specio. La Montoturdo estas uniforme bruna kun malhelaj nudaj partoj, kaj la Argilkolora turdo estas multe pli pala kaj flavbeka.

La Nigreca turdo kondutas kiel aliaj turdoj kiaj la Migra turdo. Ili manĝas surgrunde, sole aŭ laŭ paroj, piedirante per saltetoj kaj ekiroj kun oftaj haltoj. Ili traturnas folirubon serĉe de insektoj kaj araneoj, kaj manĝas ankaŭ etajn fruktojn, ĉefe de Ericaceae kaj Solanum.

La reprodukta kanto estas gorgola kriega ĉagvik ĉagvik siiĉrrzit siiĉrrzit siiĉrrzit siiĉrrzit ceeur ceeur ceeur tseeur, kaj la alvoko estas ĉirpa grrrrkk.

Referencoj