Nigrobrova barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrobrova barbulo
Nigrobrova barbulo
Nigrobrova barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. oorti
Megalaima oorti
(Müller, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrobrova barbulo (Megalaima oorti) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la genro de Aziaj barbuloj nome Megalaima estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la Brunkapa barbulo, la Stribarbulo, la Verda barbulo kaj la Verdorela barbulo, dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: Ruĝkrona barbulo, Ruĝgorĝa barbulo, Flavfrunta barbulo, Flavgorĝa barbulo, Nigrobrova barbulo, Bluvanga barbulo, Flavkrona barbulo, Blugorĝa barbulo, Bluorela barbulo, Ruĝfrunta barbulo kaj Sangofrunta barbulo. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.

La Nigrobrova barbulo estas 20-23.5 cm longa. La plumaro estas ĝenerale tre verda escepte la kapo kiu montras rimarkindan multkoloran bildon kun blua, flava kaj ruĝa, speciale mirinda en gorĝo kiu montras sinsekvajn horizontalajn zonojn flava, blua kaj ruĝa; krome la frunto estas flava kaj la vizaĝo blua, dum estas nigra traokula strio, ĉio kiel ĉe aliaj membroj de la genro. La beko estas nigra kaj la kruroj estas grizverdaj. La ĉina nomo por la birdo, "kvinkolora birdo" (五色鳥) aludas al la kvin koloroj montritaj en tiu specio, nome verda, nigra, ruĝa, flava kaj blua. Pro la kolora plumaro kaj la voĉo kiu similas al la sono de la ĉintipa muzikilo noome lignofiŝo, la specio estas nomata ankaŭ kiel la "punktita monako de la arbaro" en Tajvano.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio havas disigitan disvastiĝon en sudorienta Azio, kaj troviĝas en Sumatro, la Malaja Duoninsulo, orienta Kamboĝo, suda Laoso, sudcentra Vjetnamo, suda regiono de Ĉinio (Guanĝi) kaj la insuloj de Hajnano kaj Tajvano. En tiuj du laste menciitaj insuloj troviĝas subspecioj konsiderataj kiel endemiismoj kaj foje ili estas konsiderataj kiel du separataj specioj nome: la Hajnana barbulo (M. faber) kaj la Tajvana barbumo (M. nuchalis).

La specio loĝas en tropikaj kaj subtropikaj arbaroj. Ili manĝas en la supraj kaj mezaj niveloj de la branĉaro. Ili elfosas neston en arbotruo sed oni konas malmulte pli la resto de la reprodukta kutimaro.

Fraser, Malajzio, Sept 1997


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press, Oxford.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.