Nigrakapa arbalciono

El Vikipedio
(Alidirektita el Nigrokapa arbalciono)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakapa arbalciono
Nigrakapa arbalciono
Nigrakapa arbalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: H. pileata
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Halcyon pileata
(Boddaert, 1783)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Nigrakapa arbalciono, Halcyon pileata, estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.

Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en tropika Azio el Barato oriente al Ĉinio, Koreio kaj Sudorienta Azio. Tiu ĉefe norda membro el la Halcionedoj estas loĝanto en multe de ties teritorio, sed pli nordaj loĝantaroj estas migrantaj kaj la vintra teritorio ampleksas ĝis Sri-Lanko, Tajlando, Borneo kaj Javo.

Nigrakapa arbalciono en arbaro

Tiu estas granda arbalciono, 28 cm longa. La plenkreskulo havas purpurbluan dorson, nigrajn kapon kaj ŝultrojn (ĉefe la nigra kapo nomigas la specion), blankajn kolumon kaj gorĝon, kaj ruĝecajn subajn partojn. La granda beko kaj kruroj estas brilruĝaj. Dumfluge, videblas grandaj blankaj makuloj en la blunigraj flugiloj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo. La voĉo de tiu arbalciono estas ridema ki-ki-ki-ki-ki.

Tiu estas komuna specio en marbordaj akvoj ĉefe en manglejoj. Kvankam facile ĝenata, ĝi ripozas videblege sur kabloj aŭ aliaj eksponitaj gvatejoj. Tiu specio ĉefe ĉasas grandajn insektojn, sed marbordaj birdoj predas ankaŭ fiŝojn kaj ranojn. La flugo de la Nigrakapa arbalciono estas rapida kaj rekta, kun la malllongaj kaj rondoformaj flugiloj bruantaj.

La nesto estas tunelo en tera riverbordo. La ino faras ununuran ovodemetadon po 4-5 blankaj ovoj plej tipe.

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj