Nigrakapa vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigrokapa vanelo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus Vanellus
Specio: Nigrakapa vanelo Vanellus tectus
Boddaert 1783
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa vanelo (Vanellus tectus) estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. Ĝi estas loĝanta reproduktanto tra sub-Sahara Afriko ekde Senegalio ĝis Etiopio, kaj ĉefe en Kenjo, Somalio kaj norda Ugando, kvankam ĝi kutimas sezonajn moviĝojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas facile videblaj kaj rekoneblaj birdoj. Ili estas mezgrandaj (26 cm longaj) vadbirdoj kun nigraj vertikala brusta strio kaj kapo, escepte blankaj frunto, mentono kaj okula strio. Estas fajna nigra kresto kiel tiu de Eŭrazia vanelo kaj beko -kun nigra pinto- kaj kruroj estas ruĝaj. La vosto estas blankaj kaj ties pinto nigra. La dorso estas helgrizbruna kaj la ventro blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Dumfluge estas videbla blanka strio inter nigraj bordaj plumoj kaj brunaj korpaj supre. Sube estas blankaj kaj nigraj ĉeborde.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

En Kenjo kunekzistas du subspeciojn, nome V. t. latifrons ĉefe en oriento kaj V. t. tectus ĉefe en nordokcidento. V. t. latifrons havas pli grandan blankan fruntan makulon kaj troviĝas en Somalio kaj Kenjo. V. t. tectus en Etiopio, Kenjo, Ugando, Mauritanio kaj Senegalio.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas komuna reproduktanto en sekaj malaltaj medioj proksimaj de akvo. Ĝi ofte manĝas en pli sekaj medioj, kiel golfejoj, herbejoj, manĝoplukante insektojn kaj aliajn senvertebrulojn el la planko, ĉefe dumnokte. La ino demetas du aŭ tri ovojn en surplanka skrapotruo. Kiam ili reproduktas kolonie, ili povas esti agresemaj kontraŭ entruduloj. Ili loĝas laŭ paroj aŭ grupoj.

La nigrakapa vanelo (Vanellus tectus) havas metalikan alvokon tink-tink simila al tiu de Armita vanelo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Shorebirds - An Identification Guide to the Waders of the World ' de John Marchant, A. J. Prater kaj Peter Hayman ISBN 0-395-60237-8 kaj ISBN 0-7099-2034-2 .