Nigrokula blanka ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nigrokula blanka ŝterno
Gygis alba 01.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Gygis Gygis
Specio: Nigrokula blanka ŝterno 'Gygis alba'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Gygis alba

Anders Sparrman 1786

Paroj ĉe atolo Midway

La Nigrokula blanka ŝterno (Gygis alba) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi troviĝas tra la tropikaj oceanoj tutmonde. Foje ĝi estas konata kiel Feina ŝterno (sed oni ne devas konfuzi kun la Feina ŝterno, Sternula nereis).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu eleganta, svelta kaj milda sterno estas fama por demeti la ovon sur eta truo inter branĉoj sed sen nesto entute. Tiu agado malhelpas eventualan predanton ĉar la elektitaj branĉoj estas tro etaj por ratoj, aŭ eĉ por etaj lacertoj, grimpontaj. Sekuraj el eventualaj predantoj, sed endanĝerita de fortaj ventoj, la Nigrokula blanka ŝterno rapide certigas la sekurecon de la ovo. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato. La idoj havas disvolvigitajn piedojn por elteni sin ĉe la “nesto” kaj estas manĝigataj dum du monatoj. La paroj estas por jaroj kaj revenas al la sama reproduktejo. Ii atingas la maturecon je la 3a aŭ 5a jaro. Ne estas preciza reprodukta sezono kaj foje okazas kelkaj dum la jaro.

Krome la specio estas tute sentima kaj permesas alproksimigon kaj eĉ tuŝado de homoj. Tamen ili estas silentaj ĉe la reproduktejoj. Ĝi estas longvivulo, ĝis almenaŭ 17 jaroj.

La Nigrokula blanka ŝterno manĝas etajn fiŝojn (foje saltintajn) kaj kalmarojn kiujn ĝi kaptas per plonĝado. Foje la birdoj daŭre fiŝkaptas eĉ kun jam prenitaj fiŝoj enbeke. Tiu ĉi specio multe da tempo flugas sola aŭ laŭ etaj grupoj; ili havas pli larĝajn flugilojn ol aliaj ŝternoj kaj flugas elegante.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrokula blanka ŝterno (28-33 cm longa kun enverguro de 66 ĝis 78 cm kaj pezo de 100 ĝis 140 g) estas eta kaj eleganta tutblanka ŝterno kun nigraj longa beko (iomete suprenkurbita kaj blueca) kaj grandaj okuloj kun okulringoj. Ŝajne tiuj grandaj okuloj utilas kiel adaptiĝo al nokta manĝado aŭ almenaŭ krepuska, kiam la predoj supreniras al la surfaco. La vosto estas noĉoforma iomete forkoforma. Estas la ununura ŝterno aŭ noĉoŝterno entute blanka, tiom blanka ke dumfluge la flugiloj aspektas travideblaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝia teritorio estas tra la tuta Pacifiko (el Indonezio tra Novgvineo ĝis Paskinsulo kaj Sala y Gómez en Ĉilio) kaj Hinda Oceano ĝis norda Madagaskaro, kaj nestas ankaŭ en kelkaj insuloj de la Atlantiko inter Brazilo kaj Angolo. Ĝi nestas en insuloj el koralo, plej ofte sur maldikaj branĉoj de arboj sed ankaŭ en rokaj kornicoj kaj eĉ en artefaritaj strukturoj. La Nigrokula blanka ŝterno ne estas konsiderata minacata ĉar temas pri tutmonde disvastigita specio kun kelkaj grandaj kolonioj ĉirkaŭ la mondo. Tutmonda loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 100,000 reproduktaj paroj.

La Nigrokula blanka ŝterno, aŭ manu-o-Ku, estis elektita en Honolulu, Havajo la oficiala birdo en Aprilo 2007. [1]

Ido ĉe nesto

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Nigrokula blanka ŝterno havas kvar subspeciojn: la nomiga raso G. a. alba, G. a. leucopes, la Pacifika blanka ŝterno (G. a. candida) kaj la Eta blanka ŝternoFeina blanka ŝterno (G. a. microrhyncha). [2] La Eta blanka ŝterno estas ofte listita kiel aparta specio (Gygis microrhyncha).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Gygis alba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata.
  • Niethammer, K. R., and L. B. Patrick-Castilaw. 1998. White Tern (Gygis alba). in The Birds of North America, No. 371 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]