Nana psaltriparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigrorela psaltriparuo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana psaltriparuo
Nana psaltriparo en Seattle, Vaŝingtonio, Usono.
Nana psaltriparo en Seattle, Vaŝingtonio, Usono.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Psaltriparus
Specio: P. minimus
Psaltriparus minimus
(Townsend, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nana psaltriparuo, Nana psaltriparo aŭ simple psaltriparo (Psaltriparus minimus) estas birdospecio de la familio de Egitaledoj kiu troviĝas en Nordameriko. Ĝi estas la ununura specio de tiu familio en Ameriko, kaj la ununura membro de la genro Psaltriparus.

La Nana psaltriparuo estas unu el la plej malgrandaj paserinoj de Nordameriko, 11 cm longa kaj 5.3 g peza. Ĝi estas ĝenerale grizbruna, pli hela sube, kun granda bruna kapo, mallonga kolo, longa vosto kaj mallonga fortika beko. La masklo havas malhelajn okulojn kaj la ino flavajn. Ankaŭ la beko estas malhelgriza aŭ nigra.

La Nana psaltriparuo loĝas en miksitaj malfermaj arbaroj, ofte enhavantaj kverkojn kaj makisan plantetaron. Ili estas loĝantaj birdoj de okcidenta Usono kaj altaj partoj de Meksiko, kun teritorio el Vancouver tra la Granda Baseno kaj la malaltaj teroj kaj montetoj de Kalifornio al suda Meksikio kaj Gvatemalo.

La prilaborita pendanta nesto el musko kaj likeno kunigita per araneretoj kaj kovrita el plumoj pendas el branĉo.

La Nana psaltriparuo estas aktiva kaj gregema, manĝas etajn insektojn kaj araneojn en miksitaj aroj kun aliaj specioj por nutriĝi, kiel paruoj kaj paruliedoj, de 10 ĝis 40 individuoj. La membroj de la grupo konstante kontaktas unu la alian per alvoko kia mallonga cit.

Ĉar la Nana psaltriparuo malhavas identigajn markojn, ĝi estas ofte identigita pro la formo, alvoko kaj kutimo.

Nigrorela psaltriparuo[redakti | redakti fonton]

La Nigrorela psaltriparuo estis iam konsiderata separata specio (P. melanotis). Ĝi povas esti identigita pro la malhela orelmakulo. Tiu polimorfismo ne okazas en la norda parto de la teritorio de la Nana psaltriparuo, sed oni konstatis ĝin unue ĉe la meksikia landlimo, ĉefe en Teksaso. Plej parto de individuoj kun la nigra orelmakulo en tiu areo estas junaj maskloj, kaj neniu estas inaj plenkreskuloj – kelkaj havas nur unu aŭ du malhelajn liniojn en la vizaĝo anstataŭ kompleta makulo. La Nigrorela formo iĝas pli komuna suden en la nordorientaj (sed ne en la nordokcidentaj) altaj teroj de Meksikio el centra Meksikio suden, kie ĉiu masklo havas kompletan nigran orelmakulon kaj eĉ inaj plenkreskuloj havas nigran arkon superokulan kaj kutime nigran linion tra la okulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]