Nigrulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigruloj)
Nigrulo
raso
neblankulo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Infanoj en Namibio

Nigrulo estas homo kies haŭta koloro estas malhelbruna ("nigra"). En pli strikta senco, nigrulo estas negroido, do ano de homa raso origine el Afriko sed pro sklaveco kaj elmigrado disvastiĝinta al aliaj kontinentoj, ĉefe Ameriko. Do por ĝusta difino oni ankaŭ devus inkluzivi ankaŭ aliajn fizikajn trajtojn, kiel hartipon. Tre malhelbrunajn melanezojn kaj dravidojn oni nur escepte nomus "nigruloj".

Lingva noto

En la fruaj tempoj de Esperanto, oni kutime uzis la vorton negro por nigruloj. Nuntempe tio tamen estas pli malkutima, kaj kelkaj konsideras ĝin rasisma (paralele al la rasismeco de la anglalingva vorto "negro"). En la hispana kaj en la portugala lingvo "negro" signifas nur "nigra, nigra koloro, nigrulo", sekve, en tiuj lingvoj "negro" estas normala vorto (minimume en la senco de koloro). En Brazilo, nigrulo nomas sin "negro" en pozitiva senco, ĉar ofense oni uzas vortojn kiel "crioulo" (naskiĝinto ĉe iu, t. e., hejma sklavo) aŭ "macaco" (portugala vorto por 'simio'; elvokante la rasisman ideon ke nigruloj rilatas al simioj). En Usono, la hispana vorto negro estis prenita kiel fremda vorto, kaj akiris ofendan signifon; poste, pro forta influo de Usono en internacia kulturo, "negro" akiris ofendan signifon en nelatinidaj lingvoj.

Vidu ankaŭ