Nijntje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nijntje
anthropomorphic rabbit or hare
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro porinfana literaturo
vdr

Nijntje [nejntje] ankaŭ konata kiel nijntje pluis [plojs] aŭ en kelkaj lingvoj MiffyMifa, estas la ĉefrolulo de serio da infanlibroj pri kunikleto. La librojn verkis kaj desegnis Dick Bruna.

Skulptaĵo Nijntje de Jacques Tange en Amsterdamo
La statuo de nijntje en Utrecht

En la 1950-aj jaroj por la unua fojo eldoniĝis libro pri nijntje, laŭ rakonto de Dick Bruna al lia tiam unujara filo pri kunikleto kiun li vidis en la dunoj de Egmond aan Zee. Aliaj fontoj mencias ke nijntje estis la pluŝa kuniklo de la filo de Dick Bruna

Nijntje li desegnis je baza maniero, per kelkaj linioj kaj grandparte en primaraj koloroj kun dikaj kadrolinioj. Libro pri nijntje enhavas dudekkvar paĝojn, kun sur ĉiu dekstra paĝo desegnaĵo kaj maldekste kvar linioj da teksto. La libroj estis presitaj en malgranda formato, ĉar Bruna opiniis ke estas grava ke la infanoj sentis ke la libro estas por ili kaj ne por iliaj gepatroj.

Li ne uzis majusklojn en la teksto.