Nikeforo Kalisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikeforo Kalisto (greke Νικηφόρος Κάλλιστος respektive Νικηφόρος Κάλλιστος Ξανθόπουλος, transliterigite al Esperanto Nikeforos Kalistos Ksanthopulos, latine Nicephorus Callistus Xanthopulus, forpasinta en 1350) estis monaĥo kaj bizanca historiisto.

Lia “Eklezia Historio”, en dekok volumoj verkita ĉirkaŭ 1320, etendiĝas ĝis 610. Nikeforo Kalisto apogiĝis, por la kvar unuaj jarcentoj, sur la verkoj de siaj antaŭuloj Eŭsebio de Cezareo, Sokrato Skolastika, Sozomeno, Teodoreto el Kiro kaj Evagrio la Skolastika, sen tro da kritika enprofondiĝo. Por la posta periodo li baziĝis sur dokumentoj hodiaŭ ne pli troveblaj.

Iam al li estis atribuitaj aliaj kvin libroj, koncernantaj la periodo de la morto de Leono la 6-a la Saĝulo ĝis 911, sed, ĉar neniam trovita, oni opinias ke ili neniam estis kompilitaj.

El liaj verkoj la nuntempon atingis nur unu manuskripto, kiu estis ŝtelita de turka soldato el biblioteko de Buda (Hungario) dum la reĝado de Matiaso Korvino (1443-1490), kaj primarĉandita en Istanbulo, kie ĝi estis aĉetita de kristano por konservige eniri la Imperian aŭstrian bibliotekon de Vieno.

Oni plue konas de Nikeforo:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]