Nikita Biĉurin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikita BIĈURIN)
Nikita Biĉurin
Persona informo
Naskonomo Никита Яковлевич Бичурин
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1777 (1777-08-29)
en Tipnery, Tsivilsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 11-an de majo 1853 (1853-05-11) (75-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Lazarev Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Kazana Eklezia Akademio
Okupo
Okupo esploristo • historiisto • misiisto • ĉinologogeografopastro
Verkoj ciriligo de ĉina skribo
vdr

Nikita Jakovleviĉ Biĉurin (monaĥa nomo Iakinf; ruse Иакинф, en Esperanto "hiacinto") estis monaĥo kaj fama rusia ĉinologo (1777 - 1853).

Li naskiĝis en familio de ĉuvaŝa diakono kaj ricevis sian familinomon pro la nomo de la vilaĝo de kiu li devenis. Li studis en la Kazana spirita seminario. En 1800 li fariĝis monaĥo. En 1807 li estis nomumita estro de la 9-a pekina seminario. Ĉe sia reveno el Pekino en 1822 li estis senigita de la arkimandrita ordino pro la "misfaroj" kaj 4 jarojn li pasigis ekzile en Valaama monaĥejo. En 1826 Nikita Biĉurin fariĝis tradukisto de la ĉina lingvo ĉe la ministerio de eksterlandaj aferoj.

Pli ol 100 grandaj esploroj, artikoloj, tradukoj de ĉinaj historiaj, geografiaj kaj filozofiaj verkoj en la rusan lingvon apartenas al la plumo de Iakinf.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.