Nikita botanika ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikita botanika ĝardeno
botanika ĝardeno • protektata areo de Rusio [+]

LandoRusio/Ukrainio
RegionoKrimeo

SituoNikito
- koordinatoj44° 30′ 34″ N, 34° 13′ 58″ O (mapo)44.509434.2328Koordinatoj: 44° 30′ 34″ N, 34° 13′ 58″ O (mapo)
Areo1 100 km² (110 000 ha) [+]

Estiĝo1812
Map
Nikita botanika ĝardeno

Vikimedia Komunejo:  Nikitsky Botanical Garden [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Unu el la aleoj de la ĝardeno
Monumento al Christian von Steven
La rozejo de la ĝardeno

Nikita botanika ĝardeno estas unu el la plej grandaj botanikaj ĝardenoj de la mondo, ĝi troviĝas en Krimeo (Rusio) en la loĝloko Nikito apud Jalto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝardeno estis fondita en la jaro 1812 fare de akademiano Peter Simon Pallas kaj sciencisto-botanikisto Christian von Steven (sved-devena rusujano), kiu iĝis la unua direktoro de la ĝardeno. La unua celo de la ĝardeno estis kolektado kaj plimultigo de ĉiuj fruktaj kaj dekoraciaj eŭropaj plantoj por posta disvastigo de ili en Krimeo.

Jam en la jaro 1828 ĉe la ĝardeno estis organizita hortikultura lernejo; en la jaro 1869 — lernejo pri vinber-kultivado kaj vinfarado (kiu iĝis bazo por la vinproduktejo Magaraĉ).

La teritorio kaj graveco de la ĝardeno konstante kreskis. Dum la 20a jarcento la ĝardeno iĝis grava scienca centro. En la jaro 1962 la ĝardeno estis honorigita per Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo (de Sovetunio).

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la ĝardeno apartenas al la Ukrainia Akademio de Agrikulturaj Sciencoj. La ĝardeno krom la centran parkon (en Nikito) havas kelkajn filiojn (en Partenito, en stepa Krimeo ĉe la loĝloko Gvardejsko, ĉe la urbo Ĝankojo kaj en la Ĥersona provinco de Ukrainio; krome, al la ĝardono rilatas ankaŭ la proksime situanta naturrezervejo "Kabo Martjano".

La areo de la centra parto estas 269 hektaroj; la suma areo de ĉiuj filioj estas ĉirkaŭ 2,5 mil hektaroj. La kolekto de la ĝardeno havas ĉirkaŭ 50 mil diversajn speciojn, rasojn kaj hibridojn. La ĉefaj sciencaj taskoj de la ĝardeno estas studado de metodoj por hejmigo kaj selektado de diversaj kultivataj plantoj, kompletigo de gena banko kaj studado de sovaĝa naturo de Krimeo.

La ĝardeno estas populara kaj amase vizitata turisma objekto. Oni aranĝas ekskursojn tra la Supra kaj Malsupra parkoj; aparte interesaj por la vizitantoj estas rozejo kaj kaktejo. Aŭtune en la ĝardeno okazas tradicia "Balo de krizantemoj".

La ĝardeno facile atingeblas buse el la centro de Jalto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]