Nikola Rašić
El Vikipedio
Nikola RAŠIĆ estas kroatdevena esperantisto, nuntempe loĝanta en Roterdamo. Post kiam li antaŭe estis kunlaboranto de Internacia Kultura Servo en Zagrebo, en Roterdamo li ekde 1988 ĝis majo 2003 laboris kiel Konstanta Kongresa Sekretario en la Centra Oficejo de UEA. Lia demisio de tiu posteno estigis la retan Esperanto-gazeton Libera Folio. Nuntempe li laboras en Roterdamo en propra lingva kaj kultura konsultejo Most / De Brug ("la ponto").
Rašić estas aŭtoro de la libro pri sociologiaj esploroj en Esperantio La Rondo Familia.