Nikolaa Preĝejo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Nikolaa Preĝejo, vidate de la Televida Turo de Berlino
la okcidenta fasado
vidaĵo de la ĉefa navo

La Nikolaa Preĝejo - germane Nikolaikirche - estas la plej malnova kristana preĝejo de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. Ĝi situas en la Nikolaa Kvartalo, la historia kerno de Berlino, en la centra urboparto Berlin-Mitte, kaj dediĉiĝas al la kristana sanktulo Nikolao de Mira. La areo nomata laŭ la preĝejo limiĝas fare de la orienta bordo de la rivero Spree kaj de la nunaj stratoj Rathausstraße, Spandauer Straße kaj Mühlendamm. Dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR la historia preĝejo kaj kvartalo apartenis al la orienta parto de la urbo. Relative najbaras la Aleksandra Placo de Berlino, kie troviĝas inter alie la televida turo de Berlino, la mezepoka Maria Preĝejo de Berlino kaj la Ruĝa Urbodomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko tra la areo de la kvartalo kondukis komerca vojo. Metiistoj kaj komercistoj eksetlis ĉe la kruciĝo de rivero kaj komerca vojo. Ĉirkaŭ la jaro 1200 finkonstruiĝis unua Nikolaa Preĝejo, baziliko en romanika stilo. La setlejo dividiĝis en du partojn: "Berlin", la iom pli granda domaro, ekestis oriente de la rivero Spree, kaj Cölln ekestis rekte vidalvide, ĉe la okcidenta rivera bordo. Ĉirkaŭ la jaro 1230 ambaŭ setlejoj ricevis urbajn rajtojn. Plej multaj skribaj dokumentoj pri la du mezepokaj urboj detruiĝis dum la urba incendio de la jaro 1380, laŭ la malmultaj konservitaj dokumentoj Cölln skribe unuafoje menciiĝis iom pli frue, dum la jaro 1237, Berlin nur dum 1244. Ĉar ambaŭ urboj baldaŭ kunkreskis al unu urbo, la jaro 1237 konsideriĝas la oficiala urba fondojaro. La 20-an de marto 1307 ambaŭ urboj oficiale estis unuigitaj al unu urbo kun la nomo Berlin-Cölln. Dum la jaro 1486 la brandenburgia elektoduko Johann Cicero deklaris la urbon sia konstanta rezidejo. Tiutempe la setlejo ĉirkaŭ la Nikolaa Preĝejo jam estis signifa komercejo, kiu dum la 14-a jarcento ankaŭ aliĝis al la inter-urba komerca ligo Hanso.

La kreskanta prospero permesis al la berlinanoj jam dum la jaro 1264 amplekse plivastigi sian centran konstruaĵon, la Nikolaan Preĝejon. Ekestis hala preĝejo laŭ en gotika stilo, kiu ankaŭ dum la sekvaj jarcentoj plurfoje estis plivastigita kaj ŝanĝita. Dum la jaro 1461 la urba gildo de bakistoj al la preĝejo donacis valoran altaron kune kun jara pago de salajro por altaristo.

Esenca karakterizaĵo de la preĝejo kaj entute de la historia centro de Berlino ĝis la fino de la 19-a jarcento restis la nesimetria mezepoka fasado de la preĝejo kun nur unu, svelta, preĝeja turo, kiu nur dum la 1870-aj jaroj estis anstataŭigita pere de novgotika duobla turo. Dum la urbo Berlino ĉirkaŭe daŭre pliampleksiĝis kaj ekestis novaj urbaj centroj, la nikolaa kvartalo apenaŭ ŝanĝiĝis. Ĉefe metiistoj vivis kaj laboris en la malvastaj, angulaj mezepokaj stratetoj ĉirkaŭ la preĝejo.

Dum la 12-jara epoko de Nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945 oni planis trakonstrui la kvartalon kadre de la planoj entute transformi Berlinon al "monda ĉefurbo Germania". La ideo estis malkonstrui historiajn konstruaĵojn en aliaj partoj de la urbego, por doni lokon al novaj, pompaj konstruaĵegoj honore al la diktaturo, kaj rekonstrui la fasadojn de tiuj historiaj konstruaĵoj en la krome detruenda nikolaa kvartalo, kiu iĝus speco de subĉiela muzeo de historiaj urbaj konstruaĵoj. Tiuj gigantomaniaj planoj ne realiĝis, sed anstataŭe la bataloj de la Dua Mondmilito komplete detruis la historian urbokernon. La lastaj ruinoj de la detruitaj dumoj post la milito estis malkonstruitaj, kaj dum 40 jaroj la urbocentra areo ne havis signifon en la socialisma ŝtato GDR. Tio nur ŝanĝiĝis, kiam ekplaniĝis la celebro pri la 750-jariĝo de Berlino dum la jaro 1987. Tiam la socialismaj urbaj regantoj volis demonstri novan aprezon por la historiaj urbaj radikoj kaj volis starigi turisme allogan rekonstruon de la urbocentra kvartalo. La rezulto, finita dum la jubilea jaro 1987, estis parte historieca kaj parte moderneca arkitekturaĵo, kiu de tiam juĝiĝas plej malsamspece.


La malvastaj stratetoj rekonstruiĝis laŭ la tradiciaj planoj kaj ankaŭ pavimiĝis laŭ la origina modelo. La Nikolaa Preĝejo kaj iuj parte konservitaj ruinaj domoj rekonstruiĝis, kaj aliaj domoj en iom historieca stilo aldoniĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]