Nikolaj Basov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolaj Basov, 1964

Nikolaj Gennadijeviĉ BASOV (ruse Николай Геннадиевич Басов; 14-an de decembro 1922 en Usman - 1-an de julio 2001 en Moskvo) estis rusa fizikisto kaj unu el la fondintoj de la kvantuma elektroniko. Por tiuj laboroj ricevis li en 1964 la Nobel-premion pri fiziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Basov devenis el akademia familio kaj plenkreskis en la mezrusia urbo Voroneĵ. Post eko de la dua mondmilito, li ekstudis en militista akademio, kiun li finis en 1943 en rango de leŭtenanto de sanitaraj aferoj. Poste li partoprenis la duan mondmiliton kiel kuracista helpanto. Li komencis la studadon de fiziko nur en 1946 en Instituto pri Fizikala Teknologio en Moskvo. Li finis la stuadon en 1950 kaj ekde tiam laboris pri disertacio en la Lebedev-Instituto pri fiziko de la Soveta Akademio de Sciencoj, en laboratorio pri oscilada esploro ĉe M. Leontoviĉ kaj Aleksander Proĥorov, ĉe kiu li samtempe plenumis postenon de scienca kunlaboristo (asistento). Li laboris kun Proĥorov je evoluigo de (amonia-) maser-koncepto kaj habilitiĝis en 1956 ĉe li per la laboro kun titolo Molekula oscilatoro.

Li estis de 1958 ĝis 1972 vicdirektoro, ekde 1973 ĝis 1988 direktoro de la Lebedev-instituto kaj samtempe ekde 1962 laborgvidanto. Li esploris ekde 1957 la eblecojn de maser-konceptoj en opta areo (lasero). En tiuj jaroj, li laboris en la oscilada laboratorio sub gvido de Proĥorov en grupo de junaj fizikistoj je la nova areo radiospektroskopio. Basov proponis en 1958 duonkondukan laseron kaj diskutis diversajn aplikajn terenojn. Tiuj ideoj realiĝis en evoluigo de grandpovuma lasero en 1963.

Jam ekde komenco de la 1960-aj jaroj, li esploris la aplikon de laseroj al produktado de plasmoj por termonuklea fusio. Li evoluigis kun Kroĥin la proponon pri hibrida reaktoro. Ekde 1963, li dediĉis sin al apliko de lasero por opta komputilo kaj ekde 1968 por la televida aparato. Li evoluigis en la 1970-aj jaroj gaslaserojn kaj esploris la kemiajn reakciojn kun laseroj. Por apogi la teknikan eluzeblecon de la laseresploroj, Basov proponis fondon de konvena konstrukcia buroo (realiĝis en 1962 en Troick ĉe Moskvo).

Basov estis membro de la soveta akademio de sciencoj (ekde 1962 koresponda, ekde 1966 plena, ekde 1967 prezidia membro) kaj membro de Internacia Akademio de Sienco, same kunfondinto de ties rusa sekcio. Li estis nomumita en 1967 koresponda kaj du jarojn poste eksterlanda membro de la Akademio de Sciencoj de GDR en Berlino kaj en 1971 ankaŭ membro de la Germana Akademio de naturesploristo Leopoldina.

Basov geedziĝis en 1950 kaj havis du filojn.