Nikolaj Jakovleviĉ Marr
| Nikolaj Jakovleviĉ Marr | |
|---|---|
![]() sovetia lingvisto |
|
| Naskiĝo | 6-a de januaro 1865 en |
| Morto | 20-a de decembro 1934 en |
| Portalo pri Homoj | |
Nikolaj Jakovleviĉ Marr (naskiĝis la 6-an de januaro 1865 - mortis la 20-an de decembro 1934) estis sovetia lingvisto, orientalisto kaj arkeologo, eminenta fakulo pri la kaŭkazaj lingvoj.
Rimarkigo: Laŭ la rusa kalendaro li naskiĝis en 1864, kiel oni povas legi en diversaj enciklopedioj.
Ekde 1912 membro de la rusa, poste sovetia akademio de sciencoj. Li verkis sciencajn verkojn pri la kaŭkazaj lingvoj, kaŭkaza etnografio, pri la arkeologio kaj historio.
Sed li bedaŭrinde famiĝis pro pluraj malsciencaj lingvoteorioj, ekzemple, ke el kvar elementoj sal, ber, jon, roŝ evoluis esprimoj de ĉiuj lingvoj.
En 1924 li provis apliki la marksisman filozofion al lingvistiko asertante, ke la lingvo havas klasan karakteron, ke ekzistas lingvoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Li estis eltrovinto de la jafetida lingvoteorio (v. Revolucio en la lingvoscienco), kiu longe estis konsiderata kiel sola „marksisma lingvoscienco" kaj tiel ĝi blokis disvolviĝon de la lingvistiko en Sovetio. Stalin mem devis rifuzi la teorion en 1950 por ebligi novan pensadon pri la lingvoj. La marrismo faris grandan damaĝon ankaŭ pro tio, ke ĝi politike subpremis ĉiun diferencan opinion.
Verkoj [redakti]
- Jazyk i myŝlenije - Lingvo kaj pensado(Moskvo, 1934)
- Armjanskaja kul’tura: jeje korni i doistoričeskije svjazi po dannym jazykoznanija
- Kavkazskij kul’turnyj mir i Armenija = Kovkasean mğakuthajin ağharer k Hajasphanr - Kaŭkaza mondo kultura kaj Armenio


