Nikolaj Kapustin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Kapustin
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1937 (1937-11-22)
en Horlivka
Morto 2-an de julio 2020 (2020-07-02) (82-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco UkrainioSovetunioRusio
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Familio
Infano Anton Kapustin
Okupo
Okupo komponisto • pianisto
vdr

Nikolai Girŝeviĉ Kapustin (ruse Николай Гиршевич Капустин; naskiĝis la 22-an de novembro, 1937 en Gorlovka, Ukraina SSR, Sovetunio — mortis la 2-an de julio 2020, Rusio) estis rusia komponisto kaj pianisto.

Li komponas verkojn, en ĵaz-klasika stilo.

Kapustin studis pianon kun Avrelian Rubaĥ (studento de Felix Blumenfeld, kiu ankaŭ instruis Simon Barere kaj Vladimir Horowitz) kaj, poste, kun Aleksandr Goldenweiser ĉe la Moskva Konservatorio. Dum la 1950-aj jaroj li akiris reputacion kiel ĵazpianisto, aranĝisto kaj komponisto.

Inter aliaj, la pianistoj Steven Osborne, Marc-André Hamelin, kaj Masahiro Kawakami registris kompaktajn diskojn havantajn nur muzikon de Kapustin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]