Nikolaj Kazi-Girej

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ (naskiĝis la 9-an de novembro 1866 en Peterburgo, mortis la 30-an de decembro 1917 en Ĥarbin) estis rusa esperantisto el Kaŭkazo kaj civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo.

Li konfondis kaj prezidis Manĉurian Esperanto-Societon. Li tradukis du rakontojn de Vsevolod Garŝin en 1896. En 1902 li publikigis (en sep eŭropaj lingvoj kaj Esperanto) leteron pri Esperanto, adresitan al Geografia Societo en Antverpeno.