Nikolao Gudskov
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Literaturo |
Nikolao GUDSKOV (ruse Николай Гудсков; naskiĝis la 12-an de novembro 1953 en Moskvo) estas aktiva rusia esperantisto, loĝanta en Moskvo. Esperantisto ekde 1982, aktiva ekde 1985. Biologo laŭ sia klero, Gudskov laboras kiel universitata instruisto pri historio de filozofio.
Kiel aktiva movadano Gudskov plurfoje estis elektata estrarano kaj prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU). Aktiva membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ĉeforganizinto de la 74-a Kongreso de SAT en Moskvo en la jaro 2000.
De 1993 ĝis 1994 Gudskov laboris en la redakcio de la periodaĵo „Eventoj“ en Budapeŝto.
Li verkis multajn artikolojn, recenzojn kaj eseojn en esperantlingva gazetaro, ekzemple en „Esperanto“, „Monato“, „La Gazeto“ kaj „Sennacieca Revuo“, ankaŭ kelkajn librojn, i.a.:
- Malneŭtrale pri la neŭtrala (1997)
- Malgranda gvidlibro pri Moskvo (kune kun Natalia Aroloviĉ, 2000)
- Epitomo de esperantologio (2002)
- Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj (2008).
Krome, li kompilis antologiojn:
- Moskvaro (1998)
- Moskvaj sonoriloj (2007)
- El ombro (kune kun Grigorij Arosev, 2008)
Gudskov ankaŭ estas aŭtoro de vortaro, gramatiko kaj enciklopedieto pri Esperanto, aperintaj en la rusa lingvo en 2006 ĉe la eldonejo AST kadre de ties serio „Oriento-Okcidento“:
- 500 plej gravaj vortoj de Esperanto;
- Esperantio: poŝa enciklopedio;
- Elementa gramatiko de Esperanto.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Biografio de Nikolao Gudskov
- Libroj de kaj pri Nikolao Gudskov en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Nikolao Gudskov en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)