Nikolao Motovilov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolao Motovilov

Nikolao Aleksandroviĉ Motovilov (ruse Николай Александрович Мотовилов, naskiĝis la 3-an de majo 1809 laŭ julia kalendaro, la x-an de majo gregoria kalendaro, mortis la 14-an de januaro 1879) estis rusa terposedanto, pacojuĝisto, komercisto kaj kristana fervorulo honorigita per la titolo "Malsaĝulo por Kristo". Li estas ĉefe konata kiel elstara sekvanto de la sankta Serafimo de Sarov.

Nikolao Motovilov estis naskita en Simbirsk al nobela familio, kaj li studentiĝis en la universitato de Kazanj. Laŭ liaj notoj, li foje provis sinmortigi per dronado en la lago Ĉjonoje proksime de Kazanj, sed estis haltigita fare de vizio de la Dipatrino, kiu laŭ liaj eldiroj plu gvidis lin tra la resto de lia vivo. Nikolao Motovilov konatiĝis kun sankta Serafimo de Sarov kaj iĝis unu el liaj disĉiploj.

Motovilov surpaperigis multajn el siaj konversacioj kun sankta Serafimo, inkluzive de lia favorato, la "interparolo kun Serafimo pri la celo de la kristana vivo" kiu okazis en novembro 1831 en la arbaro proksime de Sarov. Tiu okazaĵo estis prezentita en pluraj malsamaj ikonoj de Sankta Serafimo, kaj estas konsiderita unu el la plej gravaj spiritaj trezoroj de la moderna ortodoksismo.

En 1827 Motovilov komencis registaran laboron en Simbirsk. Li havis konflikton kun framasonoj tie, kaj estis arestita kaj malliberigita en 1832 pro fikciaj akuzopunktoj. Motovilov poste asertis ke tiuj akuzoj estis fabrikitaj fare de liaj framasonaj malamikoj, inkluzive de Aleksej Petroviĉ Jermolov. En 1833, Motovilov estis liberigita fare de ordo de Caro Nikolao la 1-a, sed de tiam perdis ĉiujn ŝancojn pri registara dungiĝo.

En 1840 Motovilov geedziĝis kun Jelena Ivanovna Meliukova, la nevino de monaĥino Marfa, lernantino de sankta Serafimo, kaj decidis reveni al sia bienejo proksime de Simbirsk. Ĉi tie li konstante laboris glorigi la nomon de Serafimo, kiu mortis en 1833. Motovilov skribis multajn leterojn al gravaj personoj, inkluzive de la imperiestro mem, klopodante "montri la profundon de la profeta kaj filozofia donaco de Serafimo". Li ankaŭ organizis grandajn komercajn projektojn kiel ekzemple la banko Svjato-Preobraĵenskij, kunlaboranta en la migrado de "milionoj da kamparanoj" de Centra Rusio ĝis Siberio. Motovilov fokusigis la daŭrigon de siaj projektoj je la Serafimo-Divejevo-Monaĥejo. Li mortis en 1879, kaj estis entombigita en ls Serafimo-Divejevo-Monaĥejo.

Serafimo de Sarov, kies nomom Motovilov alportis al la rusa publika konscio, estis sanktigita en 1903. Li restas unu el la plej aprezataj sanktuloj de la moderna Ortodoksismo. La manuskriptoj de Motovilov estis plejparte longtempe neeldonitaj, kaj estis stokitaj en korboj konservitaj en la subtegmentejo de lia domo. En 1903 la vidvino de Motovilov pasis la korbojn kun la manuskriptoj - iom post iom pleniĝintaj kun plumoj kaj kokida koto - al la religiema verkisto Sergeij Nilus. Nilus poste trovis manieron deĉifri la materialojn kaj publikigis ilin. La materialoj de Motovilov iĝis la ĉefa fonto pri la biografio kaj instruado de Sankta Serafimo, la instruo de sankta Antonio de Voroneĵ, fondinto de la Serafimo Divejevo-Monaĥejo, kaj monaĥino Aleksandra de Divejevo. La skribaĵoj de Motovilov ankaŭ forte influis la verkaĵojn de Nilus.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nikolao Motovilov Беседа Преподобного Серафима Саровского о цели христианской жизни, Фонд "Христианская жизнь",2001
  • Записки Николая Александровича Мотовилова; Отчий Дом, 2005