Nikolao el Kuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nikolao el Kuzo, latine Nicolaus Cusanus, fama katolika ekleziulo, teologo kaj filozofo, naskiĝis 1401 en Bernkastel-Kues, Germanio, najbare de Treviro, ĉe la rivero Mozelo, kun la nomo "Nikolaus Krebs" aŭ Nikolaus Kryffs en familio de boatistoj, komercistoj pri vino kaj ŝipentreprenistoj. Lia patrino havis judajn praulojn. Li edukiĝis kaj studis en religia komunumo ligita al la spirita movado Devotio moderna ([1]), vizitis la fakultaton pri Literaturo de la Universitato Ruprecht Karl de Hajdelbergo, perfektigis siajn studojn en Padovo (Italio) kie doktoriĝis pri juro 1423, kaj reveninte al Germanio specialiĝis pri filozofio-teologio en Kolonjo sur la verkoj de Alberto la Granda, Platono kaj Ramon Lullo, magistriĝis pri filozofio. Fine en Padovo li akiris la titolon de Doctor Decretorum (doktoro pri Dekretaloj). Ankoraŭ en Romo iĝis disĉiplo de aliaj famaj majstroj pri diversaj sciencoj kaj lekcie gastis ĉe diversaj kulturaj institucioj.

Ekleziaj oficoj deĵoritaj je servo de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Li profesoris diversloke, precipe en Loveno. En Romo li konatiĝis kun eminentuloj kiel Giuliano Cesarini kaj Louis Aleman (al kiu li dediĉos sian verkon “De Docta Ignorantia”), Domenico Capranica, Enea Silvio Piccolomini (la estonta Pio la 2-a), kun kiu Nikolao vizitis la Koncilion de Bazelo (1431), kie Piccolomini plendis pri la papo Eŭgeno la 4-a, kiu al li ne agnoskis la kardinalecon al kiu estis nomumita, sed ne ceremonie vestita pro la morto de la antaŭa papo nomuminta Martino la 5-a. En 1427 Nikolao el Kuzo estis alvokita sekretarie ofici ĉe Otto von Ziegenhain, ĉefepiskopo de Treviro, kiu al li liveris multajn beneficojn, precipe ekonomiajn (al li koncedis, inter alie, ankaŭ 1500 florenojn jare).

Por ebligi liajn esplorojn kaj ĝui liajn konsilajn kaj doktrinajn helpojn oni honoris lin per diversaj beneficoj, kies rentoj faciligis la esplorojn diversloke en Eŭropaj landoj.

Li estis ĉefo de la delegacio sendita de Romo al Dieto de Ratisbono, kie li engaĝiĝis por revenigi la Husitojn al komunio kun la Katolika Eklezio. Papo Eŭgeno la 4-a lin sendis al Konstantinopolo kun kardinalo Bazilo Bessarione por dialogi kun la tieaj kristanaj ekleziuloj cele de la unuiĝo de la orienta kaj okcidenta eklezioj.

La nova papo Nikolao la 5-a levis lin al la rango de kardinalo kun la titolo de oficianto ĉe Baziliko de Sankta Petro en Katenoj, kaj krome li estis proklamita episkopo de Bozen (Bolcano) kaj Brixen (Bressanone) kiun li regis ĝis 1464. Kiel episkopo de Brixen li estis ankaŭ episkopo princo: tiu privilegio enkondukis lin rezisti kontraŭ la aŭgsburga Sigismondo el Aŭstrio, kiu provis elimini la pasintajn restaĵojn de ĉiuj episkopoj-grafoj. Pro kio li estis, laŭkelke da tempo, ankaŭ ekskomunikita de la papo Pio la 2-a.

Intereso pri astronomio kaj suncentra sistemo[redakti | redakti fonton]

En 1444 Nikolao el Kuzo ekinteresiĝis pri astronomio kaj en kontaktoj kaj diskutoj kun tiufakaj diskutoj partianiĝis por la centreco de la suno en la ĉiela geografio: laŭ li la tero ne estas senmova sed ĝi turnas ĉirkaŭ sia akso; krome laŭ li ne eblas determini la centron de la universo ĉar tiu ĉi estas, rilate la dimensiojn, senfina, kaj la steloj estas similaj al la suno kaj ĉirkaŭ ili povas rondiri aliaj planedoj kaj aliaj planedoj povas esti loĝataj... Do, liaj intuicioj pri astronomio produktis teoriojn similajn al tiu de nia epoko. Temas pri vizio de la universa senfineco kiu apartenis al diversaj dum Mezepoko, kiel al Alano el Lille de la 12-a jarcento. Tiujn teoriojn cetere esploristoj trovas jam kurantaj en la epoko de Hermeso Trismegisto kaj de Novplatonismo. [1] Kuzano okupiĝis ankaŭ pri ebla reformo de la kalendaro por plikreskigi la eblecon legi la movojn de la ĉielaĵoj de la Alfonsaj tabeloj. El liaj priskriboj pri la universo prenis starton Agrippa von Nettesheim, Charles de Bovelles, Leonardo da Vinci, Nikolao Koperniko, Keplero, Galileo Galilei, Gottfried Leibniz, Georg Hegel, Carl Friedrich Gauss, Friedrich Schelling kaj certe la domenikano Giordano Bruno, kiu tamen faris en la senfinecon de la spaco dian karakterizon.

Hospitalo de Sankta Nikolao aŭ Cusanusstift[redakti | redakti fonton]

En 1458 Kuzano en Bernkastel-Kues fondis hospitalon de Sankta Nikolao, germanlingve ankaŭ nomata Cusanusstift (fondaĵo Cusanus), karitata gastejo-hospitalo gotikstila por 33 personoj (memore de la supozitaj jaroj de Kristo), el kiuj 6 por nobeloj, 6 por sacerdotoj kaj 21 por popolanoj. El tiu institucio hodiaŭ plurestas la biblioteko, unu el plej riĉaj bibliotekoj de Eŭropo: En ĝi estas konservitaj ĉiuj verkoj de ĝia iniciatinto kaj kromaj 1841 manuskriptoj (inter kiuj 132 inkunabloj, 153 titoloj de la 16-a jarcento, 323 de la 17-a, 550 de la 18-a kaj 683 de la 19-a inter kiuj 20 eldonoj de tekstoj de la Ekleziaj Patroj, kaj kronikoj pri la Koncilio de Trento ktp. Evidente la postaj zorgantoj daŭrigis plidoti la bibliotekon.

La klostro kaj kapelo de la monaĥejo (kie estas konservata la koro de la kardinalo) estas la kulminaj punktoj de la restaĵoj de la hospitalo de Sankta Nikolao, sanktulo patrono de maristoj kaj de la familio el kiu Nikolao devenis.

Kardinalo Nokolao el Kuzo reprezentita en la Kronikoj de Nurenbergo

Posteularo de Nikolao el Kuzo[redakti | redakti fonton]

Nikolao el Kuzo sacerdotiĝis en 1430; sed antaŭe li edziĝis al Izabella Anĵua, filino de Renato de Anĵuo. En 1421 al li naskiĝis Daniel Friedrich George, el kiu descendas la nuna Kuza familio, kaj 1423 Sebastian Karl Immanuel, kiu mortis sepjara. Laŭlongatempe la familio posedis la kastelon ĉe Brixen konstruigitan de la patro jam espikopo de Brixen.

Filozofia pensado de Nikolao el Kuzo[redakti | redakti fonton]

“La Dokta Nescio” antaŭ Dio[redakti | redakti fonton]

La gnozologio de Nikolao el Kuzo fundiĝas sur la ideo ke la eblo de scio baziĝas sur la proporcio inter konitaĵo kaj nekonitaĵo. Tio estas prezentita en la verko (1440) “De Docta ignorantia”, ĝuste la dokta nescio, [2][3] esprimo jam uzita de Aŭgusteno de Hipono en letero al Proba [4] per kiu estas dirate ke kion oni konas, tio estas konata nur ĝin rilatigante kun tio kion oni ne konas, sed tio eblas nur kiam la nekonataĵo havas minimumon komunan kun tio jam konata. La sinteno de la dokta nescio estas la unika per kiu oni povas sin meti antaŭ Dio, kia Esto perfekta kaj senfina, neatingebla de la scipovo de estaĵoj neperfektaj kaj limigitaj, nome de la homoj, Kuzano kunligiĝas al la tradicio de la kristana novplatonismo, aparte kun tiu de Pseŭdo-Dionizo la Areopaga, sed reellaboras siamaniere la antikvajn konceptojn. Dio, laŭ Kuzano, estas trans ĉio, kaj do, ĉio kion pri Li oni asertas, ne estas pli vero ol tio kion oni pri Li negas (Negativa teologio). Do, Kuzano reprenas Sokraton instigante ke oni konsciu pri onia nescio, kaj ke tio estas la nura maniero pensi pri Dio. Tia konscio pri nescio, tamen, ne estas simpla nescio, sed estas la plej alta saĝo de la homo, kiu rekonante sian totalan ignorantecon kaj neniam ĉiukaze provante, pere de konjektoj, alproksimiĝi al Dio, povas transformi tiun ignoron al “dokta nescio”. La vera scio pri Dio, kaj do la vera intelekta nobleco, konsistas en la alproksimiĝo al la Vero, ne laŭgrade ĉar ne estus eble mezuri laŭ gradoj la senfinecon, sed kun asidua kaj unika streĉo kiu el la totala nescio kondukas al la totala scio, nome al Dio. Fakte, li skribas,

"[...] La vero ne havas gradojn, nek laŭplie nek laŭmalplie, kaj konsistas en io nedividebla. [...]"

Tial la intelekto, kiu ne estas la vero, neniam sukcesas ĝin kompreni tiom precize ke ne eblus ĝin kompreni pli precize, nome ĝissenfine. De docta ignorantia, I, 2-10}}

Por plibone klarigi tiun koncepton, Kuzano uzas la ekzemplon de la poligono geometria enskribita en cirklo:[...] poligono enskribita en cirklo kiom pli da anguloj havos tiom pli rezultos simila al cirklo, sed neniam fariĝos egala al cirklo, ankaŭ se oni multobligos la angulojn senlime, kondiĉe ke oni ne volu ĝin identigi kun la cirklo mem. De docta ignorantia, I, 2-10”. Tial, laŭ Kuzano, homo neniam povos koni Dion ĝis kiam li partoprenas en la parta posedo de la esto, kaj do ĝis kiam li partoprenas en tiu ĉi vivo, sed en la senfineco li povos “identigi la plurangulon kun la cirklo”, nome kun la senfinulo mem (Dio). Tio eblos, tamen, se li multobligos siajn limojn al la senlimo de Dio.

Kuzano lokigas tial evidentan limon al homa racio: ĝi ne povas iri trans la limojn, kaj tial ĝi nenion povas antaŭ la Senfineco ol sin neniigi, kaj per tio fariĝi senfina.

La koncepto pri episteme (scio sen ebla eraro), do, estas absolute neebla, ĉar ne eblas intelekte priskribi Dion en ties tuteco dum la homa stato de limeco, aŭ ankaŭ Lin parte difine penetri laŭgrade ĉar la gradoj ĉi-kaze devus esti senfinaj kaj do ekstere de la limeco propra de homo.

La konjekto[redakti | redakti fonton]

La konjekto, laŭ Kuzano, estas ago de la homa racio kiu atingas Dion laŭ nekompleta maniero ĉar Dio estas senfina. Konjekto, do, anstataŭas la koncepton de la greka filozofio, kiu trafus la Eston Necesan, nome la Esto kiu estas kaj ne povas ne esti. Laŭ Kuzano ni pensas Dion el parta vidpunkto. Ne la koncepton (aristoteltipan, do, ni trafas pri Dio: fakte, en la homa menso eblas nur konjektoj. Kaj se la konjekto estas la nura ebla vojo al Dio, ĝi estas ĉiam erara kaŭze de la nedifinebla parteco; tamen, kvankam la konjektoj estas ĉiam trompemaj, ili estas noblaj, kaj eĉ necesas konjekti ĉar la se Vero ne enhaviĝas en la diversaj kaj sennombraj eblaj konjektoj, ĝi kuŝas en la “emo” mem al la Vero senfina kaj pura, kiu en la homo pasas necese tra konjektoj. Tial la vero ne estas la konjekto, sed en la emo kiu estas la puŝo al konjekto.

Coincidentia oppositorum (Koincido de la kontraŭoj)[redakti | redakti fonton]

La senfineco de la Esto-Dio enkondukas Kuzanon priparoli la Koincidon de la kontraŭoj aŭ unuiĝon de kontraŭantoj.[5] Laŭ Kuzano, fakte, ĉiuj kontraŭoj kooncidas en Dio, ĉar Li, estante senfina, lokiĝas trans la principo de indenteco kaj la principo de nekontraŭdiro. Funde Dio estas la unuejo de la opoziciaĵoj. En Dio, lumo kaj mallumo, tago kaj nokto, viro kaj virino koincidas, substanco kaj nesubstanco. Dio, do, estas ankaŭ trans la Vero kaj Malvero, ĉar, en Dio, Vero kaj Malvero koincidas. Tial, Kuzano diras ke la identeco kaj la nekontraŭdiro validas nur por la limigita mondo, tio estas por nia kondiĉo. Tiel la matematika senfineco fariĝas la modelo de la dia senfineco, kaj montras “logikon de la senfino” kontraŭan kaj nekompreneblan ĉe la “logiko de limeco”, kiu ne akceptas (en la logiko de la limeco) la koincidon de la kontraŭoj.

Kuzano, pro tio kaj por kio, akcentas la distingon inter “racio” kaj “intelekto”: racio ludas en la homa sfero "aristotela", kie validas kaj regas la principo de nekontraŭdiro, kaj estas iamanire komuna ankaŭ al la bestoj; male, intelekto ludas kaj regas en la sfero “dia” de la homo ĉar per ĝi eblas intuicii la komunan radikon de tio kio aperas kontraŭa al la racio kaj en kiu la kontraŭoj koincidas.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo kiu klarigas la penson de Kuzano pri la senfineco de Dio, ankaŭ se ne montrante la pruvon de la kuzana aserto pri la koincido de la kontraŭoj, jenas: Ni imagu cirklon kaj determinu la valoron de la radio: se oni volas mezuri dimensiojn oni aplikas la formulon

C=2πr (Ĉu K=2πr?)

Nu oni provu doni valorojn: se r. estas 4, nia cirklo estos π8. Oni povas daŭrigi kun malsamaj nombraj valoroj, sed oni alvenas al valoro r= ∞, senfina. Daŭrigante apliki la saman formulon, oni trovos ke la C (K) mem havas “senfinan” valoron (kiu ajn valoro multiplikita per senfino havas produkton senfinan), nome la valoro de la radio. Kio estas pli kontraŭa kaj opozicia, laŭlogike, ol cirklo kaj radio? Tamen unu transigas sian kvaliton al la alia: la kontraŭoj koincidas! Tio, laŭ Kuzano, okazus en Dio.

La mondo kiel “Dio “kunpremita”[redakti | redakti fonton]

La metafiziko de Nikolao el Kuzo koncentriĝas ĉirkaŭ koncepto pri mondo rilate al Dio kaj pri Dio rilate al la mondo, en kiu mondo estas tute entenata en Dio, kaj do estas “implicita/implikita" en Li: Li mem estas “complicatio” (ensemblo, kunaĵo, sumaĵo, interplektaĵo) de ĉiuj aĵoj, nome ekspliko/ekspansio/etendiĝo aleksteren ĉar Li etendiĝas en la aĵoj, restante tamen ekestere de ili.

Por klarigi tiun pensaĵon Kuzano sin servas je la matematika unuo, kiu generas la multecon restante ĉiam si mem. La universo, tial, estas “Dio kunpremita”, kie la termino “kunpremo” estas akirita el Duns Skoto, kiu siavice difinis tian kumpremon kiel “la transiro de iu komuna substanco al iu unuopa realo”. Sed Kuzano precizigas ke, ĉar la aĵoj en la mondo estas limaj kaj oponaj unu al la alia, en Dio male ili estas “kumprezentaj”: Dio, do, estas trans la mondo kaj estas absolute transcenda. Per tia duobla vidpunkto Kuzano kontraŭas al la aristotela koncepto pri la universo, asertante ke la Tero ne povas esti la centro de la universo ĉar la universo estas senlima (ĉar etendiĝo de Dio mem), kaj estas Dio la centro de la universo, estante ĝiste Li samtempe la cirklo kaj la radio.

KIel oni vidas, Kuzano engaĝiĝas savi la transcendon de Dio, almenaŭ ŝajne kompromititan de tiu “Contractio”. Ion similan, se memorigi estontan filozofon, elpensis Giordano Bruno kiu igis Dion la “Mens insita omnibus" (Menso ene de ĉiuj aĵoj) kaj “Mens super omnia” (Menso trans ĉio), en kiu la transcendo, tamen, riskas malaperi.[6]

Nikolao el Kuzo,

Politika kaj ekumena vidpunktoj de Nikolao el Kuzo[redakti | redakti fonton]

En 1433 Kuzano proponis novan metodon por la elekto de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiu baziĝis sur vasta,kaj ekvilibra, balota partopreno de princoj per la metodo kiu poste estos elpensita kaj nomita metodo Borda [2]. Laŭ historiistoj, tiu kuzana metodo antaŭvidis modernajn kriteriojn, kiuj tamen tiam ne estis akceptitaj de la katolika komunumo. Rilate la imperion li estis ĝia subtenanto malgraŭ kontrastoj kiam tiu ĉi emis invadi la sferojn ekleziajn.[7]. En estontaj jarcentoj tiu lia sugesto por la elektado de la imperiestro estis juĝata, ĉe protestantoj, kiel provo malpliigi la pretendojn de la eklezio; laŭ aliaj, male, ĝi estas nura senkritikema propono.

Ekumene li agadis por unuiĝo de la kristanaj eklezioj, precipe li alfrontis kaj sugestis eblecon de repacigo kun la Huzitoj. En la kverelo, arda kaj ne ĉiam serena, pri la supereco de la aŭtoritata graveco de la Koncilio sur tiu de la la papo, Kuzano defendis la sendependon kaj superan, neanstataŭeblan, kredoreguladon de la papo, eĉ ankaŭ antaŭ konciliaj decidoj de la Koncilio de Bazelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De docta ignorantia (La dokta nescio), 1440. Temas pri lia precipa verko
  • De coniecturis (Pri la konjetoj), 1442.
  • Epistola ad Rodericum Sancium de Arevalo, 1442.
  • De concordantia catholica (Pri la katolika konkordanco ), 1433.
  • Opusculum contra errorem Bohemorum (Kontraŭ la eraro de la Bohemianoj), 1433. Verko kritikanta la Husmovadon.
  • De maioritate auctoritatis sacrorum conciliorum supra auctoritatem papae, 1433.
  • De auctoritate praesidendi in concilio generali 1434.
  • De Deo abscondito, 1444/1445.
  • De quaerendo Deum, 1445.
  • De filiatione Dei, 1445.
  • De dato patris luminum, 1446.
  • De genesi, 1447.
  • Apologia doctae ignorantiae (Apologia della dotta ignoranza), 1449.
  • Autobiographia, 1449.
  • Idiota (enhavanta verkojn: De sapientia, De mente, De staticis experimentis), 1450. En la “Idiotae de staticis experimentis” la aŭtoro kantas la laŭdojn pri Tokaj.
  • De pace fidei (La paco en la kredo), 1453.
  • De visione Dei (Pri la vizio pri Dio), 1453.
  • Complementum theologicum, 1453.
  • De mathematicis complementis, 1453/1554.
  • De beryllo . 1458.
  • De mathematica perfectione, 1458.
  • De aequalitate, 1459.
  • De principio, 1459.
  • De ludo globi (Pri la pilkludo), 1460.
  • Trialogus de possest, 1460.
  • Reformatio generalis, 1460.
  • Cribratio Alchorani, 1460/1461.
  • De non aliud (Il non-altro), 1462.
  • Commentatio de notione creandi, (fragmento), 1462.
  • De venatione sapientiae (Saĝoĉaso), 1463.
  • Compendium, 1463.
  • De apice Theoriae, 1464.
  • Codex Cusanus 220 (entenas sermonon: In principio erat Verbum), 1430. En tiu sermono la tetragramo esta tradukita per Iehoua.
  • Sermones.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aldo Bonetti, "La ricerca metafisica nel pensiero di Nicolò Cusano", Paideia, Brescia 1973
  • Giovanni Santinello, "Introduzione a Nicolò Cusano", Laterza, Bari 1987
  • Graziella Federici Vescovini, "Introduzione in Nicola Cusano. La dotta ignoranza", Città Nuova, Roma, 1991
  • Marco Moschini, "Cusano nel tempo. Letture e interpretazioni", Armando, Roma 2000
  • Ambrogio Giacomo Manno, "Il problema di Dio in Nicolò Cusano", San Germano, Cassino - Frosinone 1986
  • Gianluca Cuozzo, "Mystice Videre. Pensiero religioso ed esperienza mistica in Nicola Cusano", Trauben, Torino 2002
  • Cesare Catà, "La Croce e l'Inconcepibile. Il Pensiero di Nicola Cusano tra filosofia e predicazione" , EUM, Macerata, 2009
  • Cesare Catà, "Perspicere Deum. Nicholas of Cusa and the European Art of Fifteenth Century", in "Viator" 39 no. 1 (Spring 2008)
  • Cesare Catà, Il Rinascimento sulla via di Damasco. Il ruolo della teologia di San Paolo in Marsilio Ficino e Nicola Cusano, in “Bruniana & Campanelliana”, XIV (2008), n.2 , pp. 523-534;
  • Cesare Catà, Il Potere come ultimo Arcano. Tangenze tra il pensiero di Nicola Cusano e Elèmire Zolla, in “Conoscenza Religiosa”, 1, 2010, pp. 26-43;
  • Cesare Catà, Su di una stessa barca. Nicola Cusano e Giorgio Gemisto Pletone, in "Bruniana e Campanelliana", n.1 2007;
  • Andrea Fiamma, "Commento al De visione Dei di Nicola Cusano", in "Rivista di Ascetica e Mistica" no.1 2010 gennaio-marzo.
  • Kurt Flasch, "Nikolaus von Kues in seiner Zeit. Ein Essay" (2004), trad. it. di T. Cavallo, "Niccolò Cusano nel suo tempo", ETS, Pisa, 2005
  • Bellitto, Christopher (ed.), Introducing Nicholas of Cusa: A Guide to a Renaissance Man , Paulist Press (2004).
  • Bond, H. Lawrence (ed.), Nicholas of Cusa: Selected Spiritual Writings [Classics of Western Spirituality]. Paulist Press, 2002. ISBN 0-8091-3698-8
  • D'Amico, Claudia, and Machetta, J. (edd.), El problema del conocimiento en Nicolás de Cusa: genealogía y proyección, EDITORIAL BIBLOS (2004).
  • Flasch, Kurt, "Nikolaus von Kues : Geschichte einer Entwicklung", Georg Olms Verlag : 1998.
  • Hopkins, Jasper (ed.), Complete philosophical and theological treatises of Nicholas of Cusa, 2 vols., Minneapolis : A. J. Banning Press, 2001.
  • Izbicki, Thomas M. (ed.), Nicholas of Cusa, Writings on Church and Reform, Cambridge, Mass. : Harvard University Press, 2008.
  • Miller, F. Lee, Reading Cusanus: Metaphor and Dialectic in a Conjectural Universe, Washington, DC: Catholic University of America Press, 2003. ISBN 0-8132-1098-4
  • Sigmund, Paul (ed.), The Catholic Concordance [Cambridge Texts in the History of Political Thought]. Cambridge University Press, 1991.
  • Yamaki, Kazuhiko (ed.), Nicholas of Cusa: A Medieval Thinker for the Modern Age, Routledge, 2001.

Vocoj kunrilataj aŭ envikipediindaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. I. Toth, La filosofia e il suo luogo nello spazio della spiritualità occidentale, Bollati Boringhieri, Torino 2007, pp. 38-39.
  2. Cf. Dotta ignoranza en Nicola Ubaldo, Atlante illustrato di filosofia, Florenco, Giunti Editore, pp. 214-215, 2000. ISBN 88-440-0927-7; ISBN 978-88-440-0927-4. Nova Eldono: 2005. ISBN 88-09-04192-5; ISBN 978-88-09-04192-9.
  3. V. docta ignorantia en Treccani.it.
  4. Agostino, Epistola 130, 15, 28, videbla en latino kaj en italiano.
  5. Vidu Coincidenza degli opposti en Nicola Ubaldo, Atlante illustrato di filosofia, op. cit., pp. 220-1.
  6. Catholic Encyclopedia (1913 eldono)
  7. Gunter Hagele and Friedrich Pukelsheim, "The electoral systems of Nicholas of Cusa in the Catholic Concordance and beyond," in The Church, the Councils, & Reform: The Legacy of the Fifteenth Century, eld. Gerald Christianson, Thomas M. Izbicki and Christopher M. Bellitto, Washington, DC: Catholic University of America Press, 2008, pp. 229-249.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]