Nikolao la 2-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nikolao la 2-a
Nikolao la 2-a
155-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 30-a de januaro 1059 [#]
ĝis 27-a de julio 1061 [#]
Antaŭulo Stefano la 9-a
Sekvanto Aleksandro la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 993
en Château de Chevron, Reĝlando Arles
Morto 27-an de julio 1061 (1061-07-27)
en Florenco, March of Tuscany,  Sankta Romia Imperio
Mortokialo malario [#]
Tombo Katedralo Santa Maria del Fiore [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Episkopo de Florenco
Dum atestita en 1045
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Nikolao la 2-a, naskiĝinta Burgando de Burgonjo, estis la 155-a papo de la Katolika Eklezio ekde la 24-a de majo 1059 ĝis lia morto. Liaj antaŭulo estis Stefano la 9-a kaj posteulo Aleksandro la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eklezia kariero[redakti | redakti fonton]

Oni opinias ke li devenis el la Burgonjo (aŭ sendita en tiu regiono de la imperiestro Henriko la 3-a).

En januaro 1045 li estas atestita kiel episkopo de Florenco: datiĝas, fakte, je tiu dato la unua ago de lia episkopeco, dato eble proksima al lia elekto al la episkopa elektiĝo. Li partoprenis en la koncilio de Florenco de 1055 en kiu ĉeestis ankaŭ la estonta papo Viktoro la 3-a.

Elektiĝo al la katedro de Petro[redakti | redakti fonton]

Papo Nikolao la 2-a kronas Roberton la Guiskandon.

Unua konklavo:
La kvaran de aprilo 1058 Johano de la Grafoj de Tuskolo estis elektita posteulo de papo Stefano la 9-a kiu sin nomigis Benedikto la 10-a. Sed tiu elekto estis kontestita de la reformemaj kardinaloj kiu jam estis ĵurintaj al Stefano la 9-a ke mem neniam elektos ĝis la reveno al la Urbo de Ildebrando de Soano tiam en Toskanio. Tiuj plejnombraj kardinaloj kunvenis en Toskanio kaj elektis, kun la apogo de Gofredo la Barbuto, markizo de Toskanio kaj frato de la forpasinta papo Stefano, unuanime Gerardon de Burgonjo, sed la regula elekto okazis ses monatojn plimalfrue, la sesan de decembro, ĉar oni devis atendi kaj la konsenton de la elektito kaj la konfirmon de la reganta imperiestrino Agneta de Poitou, edzino de imperiestro Henriko la 3-a, granda elektanto de la tri antaŭaj papoj, dum la hereda lia filo aĝis nur okjare.

Dua konklavo:
La elekto de Gerardo devis esti konfirmita kaj reguligita antaŭ ol procesi kontraŭ la papo de la Grafoj de Tuskolo. Tiu konklavo disvolviĝi en Sieno la sesan de decembro 1058, tie kie Gerardo estis jam elektita.
La 18-an de januaro 1059 la kardinalaro kunvenis en sinodo de Sutri (ĉe Viterto, Latio), en kiu Benedikto la 10-a estis eloficigita kaj ekskomunikita, kaj difinita kontraŭpapo.
La 24-an de januaro 1059 Gerando eniris Romon kaj povis esti konsekrita kaj kronita, kaj rajtigita komenci la papan oficon.

Regado de Nikolao la 2-a[redakti | redakti fonton]

La papeco de tiu papo estis karakterizita de la tensio al la eklezia reformo kiu asociiĝis al la agado de famaj kaj sankta reformistoj kaj al la nomo de Ildebrando de Soano, estonta Gregorio la 7-a.

Tiuepoke, Petro Damiano, estonta sanktulo, kaj Anselmo episkopo de Luko (estonta Aleksandro la 2-a) estis senditaj al Milano por provi pacigi gravan kontraston kreiĝintan ene de la milana eklezio. La patarinoj (religia movado ene de la milana Eklezio) subtenis ke iuj sacerdotoj estis koruptitaj kaj akuzis la ĉefepiskopon ke li ne intervenis per sia aŭtoritato por sentoksigi la diocezan klerikaron.
La papaj delegitoj sukcesis altrudi siajn kondiĉojn al la loka klerikaro: ili preskribis ke la milana episkopo estis devigita submetiĝi al la direktivoj de la delegitaro kiuj antaŭvidis la principon de la subordiĝo de Milano al Romo; iliaj dekretoj estis publikigitaj dum koncilio celebrita en la Palaco de Laterano en la aprilo de 1059 en ĉeesto de la milana episkopo. Kaj estis nova sukceso por la papo sur la lokaj episkopoj. Tiu koncilio ne nur daŭrigis la reformojn inspiritajn de Ildebrando, sed kreis novan disciplinon por la estonta elektado al la posteulo de Petro per dekreto (Decretum in electione papae) promulgita la 12-an de aprilo 1059, kiu fakte atribuis la rajton elekti la papon nur al la kardinaloj-episkopoj, konsentante, tamen, ke, kaze de neebleco celebri la konklavon en Romo, tiun oni povu celebri aliloke.

Rilatoj kun la kristanaj regnoj[redakti | redakti fonton]

Por plifortigi sian pozicion, Nikolao la 2-a alianciĝis kun la gentoj de la Normandoj, jam stabile establiĝintaj en la Subitalio. La nova alianco estis formale sankciita en la aŭgusto de 1059 dum la Unua koncilio de Melfi, kie papo Nikolao la 2-a estis akompanata de Ildebrando de Soano, de la kardinalo Umberto de Silvacandida kaj de la abato Dezidero de Monto Kasino, estonta papo Viktoro la 3-a.

Post tiu traktato de Melfi, en junio 1059, en la sinsekva konkordato de Melfi la papo solene investis Roberton la Guiskardon per la titolo de duko de la Apulio, Kalabrio kaj Sicilio, kaj Rikardo de Aversa per la titolo de Princo de Capua, kompense pro la ĵuro de fideleco kaj pro la promeso de asistado en la gardado de la rajtoj de la Eklezio.

La unuaj fruktoj de tiu akordo estis, en aŭtuno, la kapto (kun la normanda helpo) de la kampara vilaĝo en Antikva Galeria, kie la kontraŭpapo Benedikto estis trovinta rifuĝon, kaj kie finiĝis la malobeo de la roma nobelaro.

Nikolao mortis en Florenco, urbo al kiu restis ligita kaj kiun li estis elektinta kiel duan patrujon, la 27-an de julio 1061, aĝante en la 81-a jaro, kaj estis entombigita en tiu urbo.

Oni diris pri li[redakti | redakti fonton]

Tiel pri li Petro Damiano: «...mi lin juĝas viro de multa literaturo kaj vigla talento, supera al ĉiu suspekto, ĉasta, malavara kaj kompatema al la malriĉuloj». Li verkis ankaŭ liahonore versojn

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La chiesa fiorentina, Curia arcivescovile, Firenze 1970.
  • John N.D. Kelly, Gran Dizionario Illustrato dei Papi, Casale Monferrato (AL), Edizioni Piemme S.p.A., 1989, ISBN 88-384-1326-6
  • Claudio Rendina, I papi, Roma, Ed. Newton Compton, 1990

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]